Diskuto:Barata kuirarto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu "Hinduja" ne devus esti "Hindia"? Mi kredis ke la Vikipedio evitas la ujo-formojn de landnomoj.

Se temas pri la duoninsulo Hindio (jes, ni uzas la i-formon ĉi tie), uzendas "Hindia"; se temas pri kuirarto specife el la lando "Hinda Unio" (=Barato) (kaj ne de islamanaj PakistanoBangladeŝo), tiam preferindas vortigo "Barat(an)a kuirarto" aŭ "Hindunia kuirarto". Se temas pri kuirarto de la hindoj, de la hinda etno, tiam "Hinda kuirarto". Bab 21:28, 25. Nov 2003 (UTC)

Do, ĉiukaze ne "Hinduja kuirarto". Mi supozas ke la nunaj ŝtatlimoj ne tre gravas - ili estas novaĵo en la hindia historio - kaj ke oni kuiras panĝabe kaj en Barato kaj en Pakistano, ekzemple, aŭ bengale kaj en Barato kaj en Bangladeŝo. Ĉu entute ekzistas "hinda etno" diskuteblas; dependas de kiel oni difinas la koncepton "etno". Mi proponas ke la artikolo estu movigota al "Hindia kuirarto". Gunnar Gällmo 18:58, 26. Nov 2003 (UTC)


Farite. Bab 12:41, 27. Nov 2003 (UTC)

--

La hindia aludas Nur al al lingvo, ĉu ne?

Prefere nomi la artikolon Barata kuirarto -- angle: Indian cuisine; hindie: भारतीय खाना (bhaaratiiya khaanaa); telugue: భారతీయ వంటకాలు (bhaaratiiya va.nTakaalu). (La latinalfabetaj transskriboj estas laŭ la kodigo ITRANS (anglalingva artikolo).)

Jes, prave, ke troviĝas la panĝaba kuirado kaj en Pakistano kaj en Barato. Tial la anglalingva artikolo inkluzivas sekcion pri Regionaj Kuirartoj en kiu legeblas "Punjabi cuisine", kiu mencias la komunan heredaĵon kun Pakistano.

Barata kuirarto, do, koheriĝus kun Barata kino, Barata kulturo, Barata literaturo, Barata muziko, ktp. Salutas Giridhar 09:03, 11. Jun 2007 (UTC)

Giridhar laŭ mi tute pravas. Sed ĝis nun simple neniu reagis al li. Mi realigas lian proponon kaj alinomas la paĝon (aŭ prefere artikoloĝermon) barata kuirarto. --ThomasPusch (diskuto) 23:57, 2 Jan. 2013 (UTC)

  • Mi forigis recepton, ĉar ĝi vere ne apartenas al Vikipedio. Kiu interesiĝas kaj eble volas ĝin aldoni al Vikilibroj, jen la lasta versio. --KuboF (diskuto) 15:34, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
Bone, dankon. ThomasPusch (diskuto) 01:56, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 01:56, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]