Diskuto:Barato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nomo Barato[redakti fonton]

Barato estas malbonega esperantigo. Hindujo estas bona kaj ŝanĝo tute ne necesas, sed se ŝanĝo estiĝos, ĝi estu Baharato, por eviti la uzon de "barataj esperantistoj" aŭ, vere, "barata (io ajn)" Plue, pri Bombajo, la nomo restu kiel antaŭe, samkiel Pekino en Ĉinio. Interese, ŝajnas ke malfermmensaj okcidentanoj akceptis tiun nomon sed tie oni daŭre uzas Bombay. --KriZe.

Mi malkonsentas. Mi akceptos la nomon kiun volas la baratanoj, kaj mi kredas ke la baratanoj preferas la nomon "barato". Estas multegaj etnoj en tiu lando, do nomi ĝin "hindujo" tute ne estas bona. Ekster Esperantio, oni iam proponis la nomon "Hindustan" (kiu signifas same kiel "hindujo") sed ĝi ne estis akceptita de la popoloj, do des pli mi kredas ke ĝi ne estas taŭga nomo en Esperanto. Pri plursignifeco de la vorto -- tio estas la riĉeco de la lingvo. Kaj ni, kiel anoj de lando de la U-sono, sciu ke ne tro gravas tio. Ĉiuokaze, mi kredis ke la diskuto pri la nomo jam okazis dum multaj jaroj (oni unue proponis "Bharato", kiu fakte estas pli kiel la vorto ol "baharato") kaj la fina formo kiu evoluiĝis estas "barato". Do surprizis min via komento kaj eĉ pli ke vi proponis aliajn formojn. (Tamen, mi komprenas ke multaj homoj ne scias pri la nomo "barato", do mi ne kontraŭas la samtempan uzadon de "Hindio"/"Hindujo" por eviti konfuzon.) --Jacob SCHWARTZ

Sed "Barato" aludas al la mita reĝo "Bharata", kui ne tute reprezentas la etnoj de Hindujo. -- Izsaac 02:55, 16. Sep 2004 (UTC)

Al mi la paragrafo pri "Barato" ŝajnas insulta:

Barato estas la plej preferata nomo, ĉar Hindio kolizias kun du aferoj: unuflanke la imperiisma lingvo, la hindia; kaj aliflanke la plej granda (kaj lastatempe eĉ faŝisma) religio, la hinduismo. Tial, Hindio, Hindujo kaj eĉ la Hinda Unio ne taŭgas por neŭtrala lingvo.

Mi preferas "Hindio", sed ajnmaniere nomi "faŝisma" Hinduismon kaj hindian lingvon imperiisma ne kongruas kun neŭtrala vidpunkto. Krome, mi ne vidas pli da konflikto inter "hinduismo" kaj "Hindio" ol inter "Germanio" kaj "ĝermanoj".

Tiu "insulto" estis skribita de baratano... kiel ĝi povas esti insulto?! --Chuck SMITH
Kompreneble Baratano povas insulti aliajn Baratanojn. Ne ĉiuj Baratanoj estas Hinduoj. --Bertilo WENNERGREN

Mi preferus movi la artiklon al hindio kaj tie lasi paragrafon simila al:

La nomo "Hindio" estas internacia, sed kelkaj hindianoj preferas "Barato" (el la hindia {Bharat per devanagaro}, {Bharat latinalfabete kun supersignoj}) pro tial kaj tial.

Ĉe Barato, estus direktigo al Hindio.

Krome, ĉu estas vorto por Hindio + Pakistano + Bangladeŝo (angle the Subcontinent)?

-- Davidme

Mi sugestas al Davidme du aferojn:


1. Vizitu la paĝaron de la Federacio Esperanto de Barato je http://www.geocities.com/bharato/ kaj legu la argumentojn de baratanoj. Poste vi povos eventuale instigi ilin ŝanĝi la nomon de siaj lando kaj asocio.

2. Skribu ion pri vi mem, tiel ke oni povas rekte lasi mesaĝojn al vi.

--Bab

Mi iris al la FEB-paĝo sed ne vidis argumentojn. Nur notojn pri nomoj de barataj federacieroj. Ĉu vi povas doni pli rektan URLon?
Pri mia paĝo, sufiĉo jam estas.

-- Davidme 01:40, 12. Feb 2003 (UTC)



Antaŭ kelkaj jaroj mi estis forte kontraŭ la nomo "Barato" opiniante, ke nepre estu "Hindujo" (aŭ "Hindio"). De tiam mi konstatis, ke la nomo "Barato" enuziĝas pli kaj pli en Esperanto, kvankam mi pritaksis tian evoluon tre malverŝajna. La Barataj Esperantistoj efektive havas tre bonajn argumentojn por la nomo "Barato". Tial finfine mi ŝanĝis mian opinion, kaj subtenas la uzon de "Barato" en Esperanto. Certe ne estas erare, laŭ mi, diri plu "Hindujo" (aŭ "Hindio"), sed ŝajnas klare, ke la estonteco apartenas al "Barato".

Bertilo WENNERGREN


Mi kontrolis PIV2 kaj legis, ke, en Hindio, ili priskibas la tutan Azian regionon (Hinda Unio + Pakistano + Nepalo) (Kial ne Bangla-Deŝon? Eble la artikolo datas antaŭ la divido.). Duasence, ili donas Hinda Unio kun sinonimo "B(h)arato". Tial mi pensis lasi Barato, neŭtraliginte la insultan parton, kaj krei Hindio por la granda regiono.

-- Davidme 01:40, 12. Feb 2003 (UTC)


Davidme tute ĝuste analizis. Ŝajnas, ke ĝuste tian distingon, inter vasta ne-ŝtata "Hindujo", dum "Barato" nomas la ŝtaton Hinda Unio, deziras la Barataj Esperantistoj. Almenaŭ tiel klarigis al mi la aferon Probal DAŜGUPTA (akademiano-Baratano). Bertilo WENNERGREN

  • Unue pri Hindio kaj Barato (Bharato elspirante post la b estus pli ĝuste) mi ne komprenas kial baratanoj objektas al "Hindio" (Hindio ne estas lando de la hindua religio, sed la hindua religio estas nomita tiel ĉar ĝi estiĝis el Hindio, Hindio devenas de malnovpersa vorto signifante "rivero" ! kaj estigis ankaŭ la latinan "India" ) Male mi opinias, ke Barato ne estas neŭtrala, ĉar temas pri la nomo de antikva legenda arja konkeranto de Hindio, kion la dravidanoj kaj adivasioj pensas pri tiu ?
  • Alia temo: mi opinias, ke la esprimo pri lingvoj "devenas el sanskrito", ne ĝustas, kaj oni modifu. Ĉar la modernaj "hindo-eŭropaj" lingvoj de norda Hiondio devenas de la antikvaj "prakritaj" lingvoj de antikveco, Sanskrito estis dekomence, kaj konstante ĝis nun, "kultura" (ties signifo en la hindia lingvo) lingvo de la socie kleraj tavoloj, kaj literaturo, ĝi kiam oni komencis verki en la "naturaj" lingvoj, kiuj estiĝis kiel skribitaj lingvoj.

Ekzemple la hindia lingvo formiĝis el kontakto inter la Dilli-a loka lingvo: la ĥariboli, kaj la lingvoj de la islamaj konkerintaj soldatoj ("urdua" signifas lingvo de la milit-tendaroj") : ĉefe la persa.
Eliott

Nomoj de ŝtatoj/homoj[redakti fonton]

La listo de ŝtatoj enhavas kelkajn vortojn, kiuj laŭ PIV signifas homojn, ekzemple "Guĝarato" kaj "Panĝabo". Ĉu ni rajtas ŝanĝi la finaĵojn al -io, kiel rekomendas PIV?

--sensubskribe demandis Vikipediisto:Lingvano en 2004. -- wor
Mi refreŝigas la demandon. Li diris "kelkajn". Ĉ ni almenaŭ estu konsekvencaj inter la diversaj barataj ŝtatoj? Bill O'Ryan 19:01, 19. Jun 2007 (UTC)


Uzo de "po"[redakti fonton]

Mi devas bedaŭrinde rimarki ke en ĉi tiu artikolo estas kutima eraro pri la uzo de la vorto "po". "Po" montras porcion de io, kio estas iel distribuata al pluraj aferoj aŭ personoj kaj havas sencon nur rilate al nombro aŭ kvanto. Tiel "Homo po Kilometro kvadrata" ne havas sencon. La nombro de homoj kiu estas averaĝe en kilometro kvadrata povas esti esprimita per "Homoj por kilometro kvadrata". Mi povas esprimi similan koncepton uzante "po" se mi ŝanĝas la frazon, tio estas ekzemple: "En Barato en ĉiu kilometro estas po mil homoj". Mi korektos la erarojn. Ĝis --Amtitti 18:49, 12. Mar 2007 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi ĵus vidis, ke la intervikiaj ligiloj montras ĉiam formojn, kiuj subtenas nur la formon "Hindujo" laŭ la 15a regulo de la Fundamento. Tial mi proponas alinomigi la artikolon al tio. Se ni farus tian komplezon al ĉiuj landoj, tio jam estus kontraŭdira traktado de la lingvo mem kaj iutage ĉiu lando havus nomon laŭ la tiea ĉefa lingvo; do la malo de la unue kreita sistemo. Mi ja ne loĝas en "Dojĉlando", sed en Germanujo kaj Rusoj loĝas certe en Rusujo, kvankam tie vivas ankaŭ pliaj popoloj. Amike --Tlustulimu 13:02, 21. Aŭg 2010 (UTC)


Historio[redakti fonton]

Sonia Gandhi ne estas Historia Cifero de Barato. Ŝi povus esti la Gvidanto de la plej granda partio en Barato aktuale, sed estas aliuloj kiuj meritas esti sur la listo. --DebashisM.

Lingvoj en informkesto[redakti fonton]

Saluton. Ĉar en la rilata Vikidatuma ero de ĉi tiu artikolo grandparte mankas esperantaj informoj pri uzataj lingvoj, aperas en la informkesto dekstre ĉe multaj lingvoj ties anglaj nomoj. Kiu povas helpi iom post iom aldoni taŭgajn esperantigojn tie? Temas pri wikidata:Q668. Do la tiea lingvo uzata (P2936) gvidus al la koncernaj lingvoj. Bonvolu ne fari ion tie, se vi estas komencanto aŭ ne sufiĉe certa pri esperantaj nomoj de lingvoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:03, 20 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]