Diskuto:Baza Angla

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vi havas informojn pri la gramatiko de tiu Baza Angla? Kiajn gramatikajn rulojn ĝi havas? --Nicolas STAMPF

(2002/2/8) Mi ne legis multe tie, sed iam mi renkontis TTTejon pri la lingvo kaj retenis la ligilon: http://www.basiceng.com/. Ĝi enhavas almenaŭ liston de bazaj gramatikaĵoj inter la diversaj vortlistoj. --Brion VIBBER

(2002/04/03) Brion: La MP3 sonas bona, sed havas problemeton - ĝi estas iomete mallonga. Ĝi mankas la finajn du vortojn. Ĉu vi povas refari ĝin? -Scott REDD

Farite. --Brion VIBBER

La paĝo diras la jenon: "La anglalingvinstrua organizo British Council aĉetis la kopirajton de Baza Angla. Ĝi uzas Bazan Anglan por instrui al komencantoj de la angla lingvo, antaŭe ol iri al pli kompilka lingvaĵo." Pri tio mi ege dubas. Ĉu ekzistas fidebla fonto por tiu informo? Bertilo_WENNERGREN

Ĉar neniu menciis fidelan informon dum pli ol tri jaroj post ĉi tiu averto de Bertilo, kaj ĉar ankaŭ la anglalingva Vikipedio ne mencias ion tian, mi nun forigix ĉi tiun aserton. Marcos 19:48, 31. Jul 2007 (UTC)

angla aŭ Angla?[redakti fonton]

Laŭ mi, Baza angla estus pli ĝusta nomo ol Baza Angla. Mi proponas movi la artikolon tien.
--VerdLanco\(diskutu) 20:00, 8. Sep 2005 (UTC)

Kial? Tio estas la Norvega sistemo. (Laŭ kiu pli bonas "Universala esperanto-asocio" ol "Universala Esperanto-Asocio.) Multaj homoj skribas tiajn lingvonomojn komencmajuskle, eĉ vortaroj kiel la malnova PIV. Efektive ekzistas du "skoloj" ĉi-rilate ene de Esperantujo, sed mi ne komprenas kial la "minuskla skolo" havu la decidpovon ĉi tie. Mi proponas fari redirektilon el Baza angla tien ĉi. Bab 20:28, 8. Sep 2005 (UTC)
Nu, tia redirekto jam ekzistas. Eble ĉar mi estas norvego mi pli ŝatas la "Norvega sistemo".
--VerdLanco\(diskutu) 20:48, 9. Sep 2005 (UTC)

Tio estas problemo ne nur tie, sed en multaj artikoloj. Oni povas uzi angla-usonan sistemon, kiu majuskligas ĝis la unua substantivo de titolo, aŭ alia. Sed oni devas diskuti tion en pli ampleksa loko, kiel babilejo. Roberto 02:32, 10. Sep 2005 (UTC)

Evidente oni ne majuskligu titolojn, ĉar tio malfaciligas kreadon de ligoj kaj cetere aspektas stulte. Lingvano 09:47, 10. Sep 2005 (UTC)

La argumento pri kreado de ligoj estas bona, vi pravas, sed "aspektas stulte" estas tute persona, aŭ kultura, opinio. En germana lingvo, ekzemple, oni majuskligas ĉiujn substantivojn kaj tio ne "aspektas stulte". Roberto 10:53, 10. Sep 2005 (UTC)