Diskuto:Belorusio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Belo / Bela[redakti fonton]

Kial ĉi tiu artikolo estas nomato Belorusio? Estas ĉiuj kaŭzoj nomi ĝin "Belarusio":

  • La oficiala rusa, belarusa kaj angla nomo de ŝtato estas "Belarus" - [1]
  • Je Google estas 879 rezultoj de "Belorusio" kaj 7780 de "Belarusio".
  • Se en esperanto estas uzato la kartvelia nomo "Kartvelio" kaj ne alilandaj nomoj "Gruzio" aŭ "Georgio", tial estus uzato la belarusa nomo "Belarus(io)" kaj ne la rusa nomo "Belorus(io)". --Amir Eliŝa Aharoni 07:46, 9. Jun 2006 (UTC)
Mi mem ĵus surpriziĝis pri tio, ke la oficiala rekomendo de la Akademio de Esperanto estas la formo "Belorusio", kaj tiun formon ankaŭ rekomendas Bertilo Wennergren en sia listo de esperantlingvaj landonomoj].
Kiel vi ĝuste rimarkis, la praktika lingvouzo certe favoras la formon "Belarusio". Laŭ guglo ĝi eĉ preskaŭ dekoble pli multe uzatas. Se neniu mencios ĉi tie alian kialon por preferi la formon "Belorusio", mi do konkludus ke ĉi-kaze la praktika lingvouzo estas tiom klara, ke ni povas sekvi ĝin eĉ kontraŭ akademiaj rekomendoj.
(Min tamen ne konvinkas la unua kaj tria argumentoj de Amir. Esperantaj landonomoj ofte malsamas al lokaj nomoj: Ĉinio, Usono, Grekio, Finnlando, Japanio ktp). Marcos 15:49, 10. Jun 2006 (UTC)
Ĉu dekoble? Nur duoble laŭ mia ĵusa esploro: belorusio +kaj +la -> 762; belarusio +kaj +la -> 1560. Aliflanke, se temas pri la adjektivo: belorusa +kaj +la -> 48.700; belarusa +kaj +la -> 368. Do jen dekobla prefero por la formo kun o. Tamen, oni ne povas fidi la guglonombrojn; kelkfoje ili estas taksataj per strangaj algoritmoj. Lingvano 19:10, 9. Sep 2006 (UTC)
Ĝuste. Mi vidas ke ne estas granda malkonsento.
Mi ne havas multon sperton ĉi tien en la esperanta vikipedio (eble mi ankaŭ faras erarojn en mia skribo - bonvolu korektu min). Ĉu mi devas demandi iu plu antaŭ mi movos ĉi tiu paĝon al la nomo "Belarusio"?
Ankaŭ, ĉiuj paĝoj kun la vorto belorus* bezonas esti redaktotaj ... (per roboto?) --Amir Eliŝa Aharoni 12:55, 11. Jun 2006 (UTC)
Saluton, mi kolektis diversajn formojn en la paĝo Nomoj. Jes, preferata kaj nun pli ofta estas "Belarusio", sola malavantaĝo de kiu estas ebleco misaŭdi (dum aŭskultado, ne legado) ĝin kiel "bela Rusio". La diferenco je unu litero por iuj estas tre malgranda kaj ne atentinda, sed por belarusoj tie rolas politika nuanco: la nomo kun "o" devenas el rusa lingvo, el tempoj kiam ni estis okupita parto de Rusia imperio. Tamen vere tio ne estas lingva motivo, kaj mi preferas atendi kaj rigardi kiu formo venkos. Do ne indas tuj ŝanĝi ĉiujn "belo..." je "bela..." sed en novaj artikoloj eblas uzi nur "bela...". --Zmitro 15:36, 12. Jul 2006 (UTC)
Ŝajnas al mi, ke Belorusio ankoraŭ estas la plej kutima formo en Esperanto. Estas strange, ke UEA subite ŝanĝis sian liston; en la Jarlibroj de 2004 kaj 2005 estis Belorusio. Lingvano 19:55, 9. Sep 2006 (UTC)
Laŭ miaj esploroj la formoj kun la radiko BELORUS/ estas la pli oftaj. Mi faris la jenaj du serĉojn per Guglo:
1. kaj la (belorusio|belorusion|belorusujo|belorusujon| beloruso|beloruson|belorusoj|belorusojn| belorusa|belorusan|belorusaj|belorusajn).
La rezulto estis 89.000 trafoj por la "o"-formoj.
2. kaj la (belarusio|belarusion|belarusujo|belarusujon| belaruso|belaruson|belarusoj|belarusojn| belarusa|belarusan|belarusaj|belarusajn)
La rezulto estis 16.700 trafoj por la "a"-formoj.
Tio indikas, ke la paĝo estu renomita "Belorusio". Bertilow 03:41, 18. Sep 2006 (UTC)
Mi ne estas sperta esperantisto kaj vere ne volas argumenti kun homoj ke estas saĝaj ol mi - UEA, Bertilow, ktp. Tamen ...
Faktoj:
  1. La formoj kun Belorus- estas derivataj de Rusa lingvo, do Belarusaj ke zorgas pri la sendependeco de ilia lando el Rusio ne ŝatas ilin. Vidu http://www.pravapis.org/art_belarusian_adjective.asp . (Tiu artikolo ne estas nur pri la Angla lingvo.)
  2. Mi ne inventis mem la formon Belarus- en Esperanto. Ĝi estis uzata en ĉi tiu Vikipedio, d-moz, kaj aliaj ttt-ejoj. La numeroj de Guglo povas trompi, ma ĉiukaze ili montras ke ĉi tiu formo estas valida.
Se spertaj Vikipediistoj volos ŝanĝi tiun al Belorus-, mi ne koleros, sed mi elreviĝos ke Vikipedio preferis la malnovan Rusan-Sovetan Formon kiam estas nova, valida kaj uzata Belarusa formo ... Krom se estas aliaj motivoj ke mi ne komprenas.
Ĉiukaze, nun, post kiam mi faris ordon en la formoj, estos pli facile ŝanĝi ĉiujn artikoloj per roboto.
Dankon pro atento. (Mi esperas ke ne faris malbonajn erarojn ...) --Amir Eliŝa Aharoni 11:37, 18. Sep 2006 (UTC)
La formoj kun Belorus- ne estas Rusaj aŭ Sovetiaj, sed Esperantaj. Etimologie (historie) ili eble devenas de la Rusa lingvo (sed eble ankaŭ de alilingvaj formoj - Esperanto ja ofte ĉerpas el la ĝenerala internacia vortostoko, ne simple rekte el unu lingvo). Kiam Esperanto akiras tian vorton, kiu originas el ekz. la Rusa lingvo, tiam tiu vorto fariĝas Esperanta, kaj ĉesas esti Rusa. Se la Rusa lingvo poste ŝanĝiĝas, la Esperanta formo tute ne bezonas sekvi tiun evoluon. Ĝi estas sendependa. Se en iu lando unu lingvo malpligraviĝas, kaj alia lingvo pligraviĝas, tiam tute ne necesas, ke Esperanto reviziu vortojn (kiuj rilatas al tiu lando) devenantajn el la eks-grava lingvo, por adopti aliajn vortojn devenantajn el la nove grava lingvo. Esperanto estas alia lingvo ol tiuj du. Do, la politika evoluo (sendependiĝo) de Belorusujo, kun sekva pligraviĝo de la Belorusa lingvo, tute ne necesigas, ke Esperanto transiru al nova landnomo baziĝanta sur la Belorusa nomo de la lando. La jam ekzistanta Esperanta nomo estas Esperanta, kaj tute bone povas resti. (Notu, ke efektiva oficiala nomŝanĝo estas alia afero. Tia ŝanĝo ne okazis pri Belorusujo. Laŭ mia scio tiu lando ne ekhavis novan nomon. Oni nur ŝanĝis la relativajn gravecojn de la du lingvoj Rusa kaj Belorusa. Sed en ambaŭ tiuj lingvoj la landnomo restas la sama.) La aserto, ke la formoj kun Belarus- fariĝis pli oftaj en Esperanto, montriĝis tute falsa. Ankoraŭ - laŭ Guglo - Belorus- restas multe pli ofta. Krome notindas, ke la Belorusaj Esperantistoj mem tute ne havas unuecan preferon por la Esperanta formo Belarus-. Do, dum restas pli ofta la formoj kun Belorus- (troviĝantaj en PIV kaj rekomendataj de la Akademio [kaj ankaŭ de mia paĝaro Landoj kaj Lingvoj]), ankaŭ la Vikipedio uzu tiujn formojn. La Vikipedio ne estas la ĝusta loko por provi efektivigi lingvoŝanĝojn. Tial mi nun reŝanĝos al "Belorusio". Bertilow 04:52, 28. Sep 2006 (UTC)
Mi povas ankoraŭ aldoni, ke Monato ĉiam uzis la formon Belorusio. Ĝi kutimas ŝanĝi nomon de lando nur, se plimulto de la lokaj esperantistoj tion postulas kaj priargumentas (pro tio ĝi ekzemple transiris al la uzo de Barato anst. Hindio antaŭ kelkaj jaroj). PaulP 05:35, 28. Sep 2006 (UTC)
Ĉiuj tiuj samaj argumentadoj povas esti diratoj pri "Belorussia" kaj "Belorussian" en la Angla lingvo, tamen multaj Anglaj eldonistoj kaj vortaroj akceptis "Belarus" kaj "Belarusian". Sed se Esperantujo estas pli konservativa kaj volas daŭradi tiun Sovetstilan Rusigon, mi ne obĵetos tre forte, ĉar mi estas tro nova esperantisto. La artikoloj ĉe http://www.pravapis.org konvinkis min; se ili ne konvinkos vin, mi ne havas pli argumentadoj. --Amir Eliŝa Aharoni 05:51, 28. Sep 2006 (UTC)
Vi eble miros ekscii, ke ankaŭ en la rusa forestas formo belorus-, ĉar neakcentita /o/ ĉiam iĝas /a/ en ambaŭ lingvoj (belorusa ortografio sekvas prononcadon, la rusa samloke konservas etimologian skribon). Esperanto, do, konservis literon, kiu estas etimologia, sed ne estas prononcata en modernaj lingvoj rusa kaj belorusa. Estas strange vidi en tio "Sovetstilan Rusigon". - Slavik IVANOV 06:52, 25. Okt 2006 (UTC)
La rusa estas la mia gepatra lingvo, do mi scias ke neakcentita /o/ iĝas /a/. Sed kiel esperanto konservas la etimologion kiel la rusa lingvo? Belarusio laŭofice petas aliajn statojn skribi ĝin kun "-a-" kaj unu "-s-" kaj sen "-ia". La "-s-" ne estas problemo ĉi tie kaj mi ne enigos en la argumento pri la esperantaj "-io" kaj "-ujo", sed la "-a-" venas el Belarusa kaj "-o-" venas el Rusa.
Mi nomi tiun "sovetstila" ĉar Sovetunio (kaj nun Rusio) deziris ke ĝiaj landoj nomus je rusaj nomoj en ĉiuj lingvoj. --Amir Eliŝa Aharoni 20:18, 27. Okt 2006 (UTC)
Min persone tute konvinkis la argumentado pri Belarusio. Thomas Pusch 21:25, 13. Dec 2006 (UTC)

Estante litova 'najbaro', mi same aliĝus al subteno de la (pli nova) formo "Belarusio" (samkiel mi ĝojas, ke Kaŭnaso rajtis formeti sian malnovan, polecan esperantan nomon "Kovno", ktp ktp). Aidas 19:39, 15. Nov 2007 (UTC)

Tamen, kvankam estas bonaj kialoj por uzo de la formo "Belarus-" (-io, -o, -a ktp.), necesas agnoski ke en Esperanto la formo "Belorus-" same ekzistas kaj estas la tradicia. Do ne helpas simple anstataŭigi "Belo" per "Bela" en la informkesto kaj unua frazo, kiel faris iu anonimulo en somero 2013, kaj eĉ fuŝe renomis la ŝtatan flagon "flago de Belfrusio", tiel ke la bildo ne plu videblas. Ne tiom simplas ŝanĝi la realon (kaj aparte ne estas la tasko de enciklopedio kiel vikipedio ŝanĝi la realon, nur priskribi ĝin). Mi persone tute simpatius doni al lando oficialan e-lingvan nomon "Belarusio", kaj sekve ŝanĝi la artikolo titolon "Belarusio" kun alidirektilo de "Belorusio" kaj mencii ambaŭ formojn en la teksto. Sed tio estus ŝanĝo de la ĝisnuna praktiko preferi la formon "Belorusio", kaj mi pensas ke por tia drasta ŝanĝo ĝis nun ne kolektiĝis sufiĉe forta subteno de multaj vikipediistoj, kaj pli grave, mi certas ke tia ŝanĝo de prefero ne havos vastan subtenon en vikipedio se ne la Akademio de Esperanto aŭ UEA (per decido, ekzemple gazetara komunikaĵo, ne simple per ŝanĝo de nomformo en la jarlibro) aŭ (post ties akceptiĝo) estonta Landa Asocio de UEA en Bel/o/a/rusio oficiale deklarus preferon de la pli nova formo "Belarusio". Tiam necesus klare mencii la historion de ambaŭ formoj en la teksto, kaj la transiron al la nova formo kun referenco al skriba fonto de la decido, kaj sekve necesus adapti la formon laŭeble ĉie en vikipedio, almenaŭ endus ŝanĝi ĉiujn koncernajn vikipediajn kategoriojn de Belo al Bela. Jes, kara Amir, en tiu senco Esperanto pli konservativas ol la angla. Mi nun malfaras la redakton de somero 2013, tiel ke revideblu inter alie la ŝtata flago en la informkesto, kaj (re)mencios ambaŭ formojn en la unua artikola frazo, sub titolo "Belorusio". ThomasPusch (diskuto) 21:03, 20 Jan. 2014 (UTC)

Blankrusujo[redakti fonton]

En slavaj lingvoj la vorto laŭvorte signifas "Blank-rusujo"n. Historie laŭvorta traduko estis uzata en multaj lingvoj. Tia vorto estas tamen arĥaika en la plej parto de la lingvoj. Yassine Mehdi (diskuto) 11:36, 27 jun. 2023 (UTC)[Respondi]