Diskuto:Benito Mussolini

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial "Musolinio" (linio da musoj!)? Kial ne Musolino? Aŭ eble Musoleno, kiel eble skribus la kara fuŝulo Rikardo Ŝulco? Estas absurde. Nun esperantigu ankaŭ la nomojn de ĉiuj Marco, Mark, Marc ktp de la mondo per Marko, por ke oni ne plu sciu ies akjn devenon. jc

Fakte, kial ne ankaŭ la individuan nomon? Benito? Beneto? Benedikto? Benĉjo? Dume elpensu ankaŭ esperantigon por la i.a. itala kaj hispana _vir_nomo Mario, kaj makulu per ĝi ankau la paĝon pri "Mario Vargas Llosa". Jen kion mi nomus la fetiĉismo de nom-esperantigoj! jc

Trankviliĝu. De longe la artikolo citas la ĝustan italan nomon. Malavantaĝo de manko je esperanta nomo kompreneble estas, ke ne eblas adjektivigi, adverbigi, verbigi ĝin, do ne eblas krei iun vortumon kiel "la hitleraj kaj stalinaj frenezaĵoj". Sed tio eblas nur, kiam e-lingva nomo vere per eksteraj fontoj pruveblas en la esperanta literaturo kaj gazetaro. Mi ne konas tian fonton pri e-lingva nomo de Mussolini, tial estas bone kiel estas nun. ThomasPusch (diskuto) 02:09, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas dubebla aserto en la fakte tre mallonga artikolo? Sincere dirite, private mi havas multajn dubojn pri la homo, sed tiu-ĉi teksto estas tiom mallonga, ke oni devus indiki pri kiu dubebla detalo postulindas fonto. ThomasPusch (diskuto) 02:09, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]