Diskuto:Animalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Bestoj)

Kniduloj, ktenoforoj, sponguloj, kaj la finaĵo -zooj estas jam starigitaj. Mi movos la ekzistantajn ligitajn artikolojn.


Tio ĉi artikolo estas pri scienca temo do mi opinias ke ni devus uzi la teknikan terminon "animalo" kiel titolon. La termino "besto" ne inkluzivas homojn, kiuj certe estas animaloj laŭ la difino prezentata en la artikolo.
Jmb 15:50, 10. Aŭg 2004 (UTC)

Propono kunigi la artikolojn animalo kaj besto[redakti fonton]

Estas strange havi la du artikolojn animalo kaj besto aparte, kvankam ili temas pri la sama afero. La de iuj asertatan etan signifodiferencon inter la du ankaŭ eblas trakti en unu komuna artikolo, en aparta sekcio "Lingva noto".

Laŭ mi la bona titolo por kunigota artikolo estus "besto", ĉar ĝi estas la pli kutima kaj la Fundamenta esprimo, dum "animalo" estis enkondukita poste kiel novradiko, kvankam neniam vere bezonata. La ideon, ke "animalo" estas pli faka kaj "besto" nur komunlingva mi forte kontraŭas. Eblas ankaŭ uzi "besto" fake, kaj en la Fundamenta lingvouzo ĝi ja ampleksas ankaŭ la fakan uzon. "Animalo" estis origine enkondukita de naturalistoj (homoj kiuj emis enkonduki tre multajn novradikojn ĉefe el la latinidaj lingvoj) aŭ de esperantistoj, kiuj malĝuste opiniis ke "besto" havas negativan nuancon kiel kelkaj etimologie rilataj vortoj de ĉefaj Eŭropaj lingvoj, kaj nur poste oni elpensis 'diferencojn' inter "animalo" kaj "besto" por pravigi la vorton. Tamen daŭre eblas uzi la vorton "besto" en la faka senco (do por ajna individuo de la regno, kiu latine nomiĝas "Animalia"), kaj laŭ mi la Vikipedio tiel uzu la vorton. Marcos 03:58, 28. Nov 2008 (UTC)

1. Via propono kunigi la artikolojn pri animaloj kaj bestoj estas senbaza, Marcos. Laŭ PIV 2002 animalo estas supernocio (laŭ la PIV-a termino "komuna nomo", "kn") de la subnocioj besto kaj homo. 2. Laŭ la Bulonja Deklaracio ne ekzistas hierarkio inter radikoj de la Fundamento kaj de Oficialaj Aldonoj (animalo = 8-a OA), kiel vi misinstruas surbaze de via pia "bonlingvismo" (lingva minumumismo). Ĉu vi ne konsultis PIV-on antaŭ skribado de via diskut-kontribuo? Helga Schneider 07:39, 12. Jan 2009 (UTC)
Kompreneble mi jam konis la difinon en PIV (PIV 2005) antaŭ ol skribi la ĉi-supran komenton. Ĝuste tiun difinon en PIV mi aludis, kiam mi skribis ke "nur poste oni elpensis 'diferencojn' inter "animalo" kaj "besto" por pravigi la vorton [animalo]". Tiu diferenco trovebla en la difinoj de PIV ne troveblas en la ĝenerala lingvouzo, kaj estas kontraŭ-Fundamenta.
En la ĝenerala lingvouzo, oni ofte uzas "besto" ĝuste en la signifo de la scienca klaso Animalia, do tiel ke ĝi inkluzivas homojn. Jen kelkaj ekzemploj el la Tekstaro de Esperanto (kaj malnovaj kaj modernaj):
  • Facilaj lecionoj de biologio de la bestoj (1904)
  • Ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj (Zamenhof, 1907)
  • La homo estas stranga besto (1920-1929)
  • la homoj estas bestoj (1933)
  • Verdire la nura besto kiu tiam agis, estis la homo mem (1997-2003)
  • Homo estas la sola besto, kiu konscias, ke ĝi mortos. (2001-2004)
Kompreneble, la plej multaj uzoj ne temas pri homoj. Sed tio ne signifas, ke tiukaze la vorto malinkluzivas homojn: Se ekzemple iu nomas iun hundon "besto", tio ja ankaŭ ne signifas, ke en la menso de la uzanto la vorto malinkluzivas katojn. Simple ĝi tiuokaze aplikiĝas al hundo, ne al kato. Simile, la vorto "besto" ofte aplikiĝas al ne-homaj bestoj, sen ke tio iel influas la signifon de besto al ne-inkluzivado de homoj.
Eĉ pli klara ol la ĝenerala lingvouzo estas la tradukoj en la Fundamento, kiuj malsame al la difino en PIV estas normo-donaj:
best' animal | beast | Thier | животное | zwierzę.
La franca, germana kaj rusa tradukoj estas nun uzataj kiel titoloj de la Vikipediaj artikoloj pri la scienca klaso Animalia (nur kun eta ortografia ŝanĝo okaze de la germana), do tiuj vortoj klare inkluzivas ankaŭ homojn (almenaŭ kiam uzataj en biologia kunteksto). La pola vorto estas en la pola Vikipedio plusendilo al simila vorto uzata por la artikolo pri la scienca klaso. La angla traduko estas klare malĝusta (kiel multaj anglaj tradukoj en la Fundamento; ja Zamenhof ne vere scipovis la anglan). Neniu el la kvin tradukoj indikas, ke la vorto besto signifas ĉiujn membrojn de la klaso Animalia krom la homojn!
Do la difino en PIV povas esti nomata persona elpensaĵo de Waringhien (aŭ iu kunlaboranto de PIV), kaj ne estu senkritike transprenata al la Vikipedio.
Bedaŭrinde la Akademio oficialigis "animal-" sen ajna traduko aŭ difino, tiel ke tute ne klaras, kiu laŭ ĝi estu la diferenco inter "besto" kaj "animalo". Ĉiuokaze, kiel mi montris supre, kaj el la vidpunkto de la ĝenerala lingvouzo, kaj el la vidpunkto de la Fundamento, ne ekzistas diferenco en la signifoj.
Eĉ se vi daŭre insistas je la difinoj en PIV, tio ne signifas, ke ni bezonas du malsamajn artikolojn ĉi-kaze. La Vikipedio ja ne estas vortaro, do ne bezonas artikolon por ĉiu vorto. Ĝi estas enciklopedio, kaj tial kunligu kaj dividu temojn en artikolojn laŭ enciklopediaj kriterioj, ne laŭ vortaraj kriterioj. Estas tre strange havi apartan artikolon pri tiuj membroj de la scienca klaso Animalia kiuj ne estas homoj. Tial faras sencon kunigi la artikolojn "animalo" kaj "besto".
Kiun el la du vortoj oni uzu kiel titolon de tiu kunigota artikolo estas demando aparta de la demandu, ĉu kunigi la artikolojn aŭ ne. Sed mi persone, pro la jam menciitaj kialoj kaj pro tio, ke "besto" estas multe pli kutima kaj tial ankaŭ multe pli konata vorto ol "animalo", forte pledas por la uzo de "besto" anstataŭ "animalo" en la titolo de la kunigota artikolo. Marcos 14:12, 12. Jan 2009 (UTC)
Mi konsentas kun Marcos. Estu unu artikolo, kaj ĝi titoliĝu "besto." Fakte, mi fajfas pri la PIVaj neologismaĉoj. Mi estas besto. Mi ne bezonas apartan vorton por specialigi min. "Animalo" povas alidirektiĝi al "besto." --niko, 18:59, 17-a de januaro, 2009 (UTC)
Mi nun kunigis la du artikolojn sub la titolo besto. Marcos 11:05, 19. Jan 2009 (UTC)
Marcos skribis: "Bedaŭrinde la Akademio oficialigis 'animal-' sen ajna traduko aŭ difino". Tio ne estas vera. La Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro enhavas kaj Esperantan difinon de "animalo" kaj tradukojn en plurajn naciajn lingvojn. Laŭ tiu difino estas tute klare, ke "animalo" laŭ la Akademio estu komuna vorto por homoj kaj (aliaj) bestoj. (Sed mi tamen tute konsentas, ke oni prefere uzu nur la vorton "besto" ankaŭ por tiu signifo.) Bertilow 13:10, 27. Jan 2009 (UTC)
Dankon pro tiu informo. Do estas malĝusta informo en la klarigoj pri la la Akademia Vortaro. Tie estas skribite ke "La Akademia Vortaro enhavas kompreneble ĉiujn tiujn oficialajn difinojn". Tamen ĉe animalo mankas la oficiala difino (kaj ankaŭ la oficialaj tradukoj, kune kun la fuŝa germana traduko). Marcos 23:35, 30. Jan 2009 (UTC)
Mi klare vidas tie la difinon kaj 6 tradukojn (el la Fundamentaj lingvoj mankas la rusa kaj pola, sed la hispana kaj portugala estas aldonitaj). Ĉu vi certe metis signon en ĉiujn kvadratojn por peti la difinon kaj tradukojn? - Okulfrapas la stranga uzo de "oponi" en la difino. Krome la difino ŝajnas esti tajlorita por la arkaika divido de vivaĵoj en (nur) tri regnojn. Resume: "animalo" estas bedaŭrinda miskreaĵo. (Pluraj difinoj en la 8-a OA estas mallerte formulitaj, frapa kontrasto kun la 9-a OA.) --Surfo 11:23, 31. Jan 2009 (UTC) -- posta korekto: mi devis skribi: ...arkaika divido de estaĵoj en tri regnojn (du vivaj + la minerala) --Surfo 17:51, 31. Jan 2009 (UTC)

Redonu al la paĝo ties tekston[redakti fonton]

Bonvolu iu administranto redoni al la paĝo denove ties tekston el bestoj, kies titolo estis antaŭe animaloj. Vidu ankaŭ longan diskuton Portala diskuto:Animaloj. Zuazua 14:09, 27. Feb 2010 (UTC)

Saluton, Zuazua. Ĉu vi legis la antaŭan diskuton? Kore --Tlustulimu 15:02, 27. Feb 2010 (UTC)

Ciripedoj kaj Testacoj[redakti fonton]

Kion signifas Ciripedoj kaj Testacoj? Ili ne aperas en miaj vortaroj.--DidCORN la 2-a de decembro 2016, 19:10 (UTC)

Ne konfuziĝu kun Bestio! Sj1mor (diskuto) 06:24, 11 apr. 2024 (UTC)[Respondi]