Diskuto:Biologia klasado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kreis la paĝojn Regno (biologio), Filumo, Klaso (biologio), Ordo (biologio), Familio (biologio), kaj Genro (biologio) sed nun mi pli ŝatus redirekti ilin al ĉi-paĝo Biologia Klasado kaj enrubujigi ilin - sed mi ne scias kiel tion fari, do bv komplezi kaj fari tion.

Oni alidirektas al alia paĝo per la kodo: #REDIRECT Nova paĝo Mi faris la alidirektojn ĉi-foje tamen. Dankon pro via kontribuado al la Vikipedio. --Chuck SMITH

Mi vidis, ke la nomoj de ordoj devu finiĝi pere de "uloj" aŭ "formaj", ĉu tio validas ankaŭ por la plantoj ? Kaj do kiel esperantigo "Myrtales"

La nomoj de ordoj ne havas specialan finaĵon: primatoj, cetacoj estas ordaj nomoj en la PIVoj. Ankaŭ notu ke "uloj" estas uzata ne nur por ordaj nomoj: vertebruloj (subfilumo), ĥorduloj (filumo).
Pri Myrtales, eble oni povus uzi Mirtaloj (kaj simile Rosales povus esti Rozaloj).
Mi supozas ke, kiel en la naciaj lingvoj, la "teknike" korektaj nomoj de ĉiuj tiuj ĉi grupoj estas la latinaj, kaj la ellatinigitaj vortoj estas nur oportunaĵoj por facila komunikado inter fakuloj. Tiel anstataŭ diri "Homoj estas membroj de la ordo Primates" oni povas diri simple "Homoj estas primatoj."
Jmb


Tiuj bildoj estes en la artikolo sed neniu teksto priskribis ilin.


Klasifiko/klasado[redakti fonton]

Laŭ PIV 2002 p. 558, klasifiko = sistemo laŭ kiu oni klasifikas ; klasado = ago de tiu, kiu klasas. Mi pensas do ke la titolo devus esti : "Biologio klasifiko". --Forstbirdo (diskuto) 22:09, 14 Jan. 2013 (UTC)