Diskuto:Biologia lukto kontraŭ plagoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miaopinie, ne temas pri plagokontrolo sed pri plagorego. —La komenton aldonis, sen subskribo, Xian (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Xian. Laŭ la vortarego de Krause ankaŭ eblas "Luktado kontraŭ damaĝbestoj" anstataŭ "Plagokontrolo". Do, la tuto tiam povus havi la titolon "Biologia luktado kontraŭ damagbestoj". Kion pensas aliaj uzantoj? --Tlustulimu (diskuto) 10:27, 12 Dec. 2012 (UTC)
Xian pravas, ke ne temas pri kontrolo. "Rego" aŭ "regado" eblas, sed eble "luktado" estas pli preciza. Tamen la artikolo temas ne nur pri bestoj, sed ankaŭ pri fiherboj kaj mikroorganismoj. Estus bone havi vorton por ĉi ĉio, sed laŭ NPIV "plago" (kiu aperas plurfoje en la artikolo kaj ankaŭ en Integrita lukto kontraŭ plagoj) estas io alia ol ekzemple la hispana plaga. Ĉu "damaĝuloj"? Mi ne tuj havas vere taŭgan vorton. -- Aisano (diskuto) 11:12, 20 Jan. 2013 (UTC)
La artikolo nun komenciĝas per la termino "Biologia lukto kontraŭ plagoj", kaj laŭ mi tiu termino ankaŭ tute taŭgas kiel artikola titolo. Ĝi bonas laŭ ĉiuj supre notitaj kritikoj de aliaj nomoj, kaj krome kutimas ke la titolo notata en la unua frazo korespondas al la artikola titolo.