Diskuto:Bobado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diskuto pri legindeco[redakti fonton]

  1. Por Por: Marcos 09:37, 7. Aŭg 2007 (UTC)
  2. Por Por: --Bea 01:55, 2. Sep 2007 (UTC)
  3. Por Por: Yekrats 11:35, 4. Sep 2007 (UTC)
  4. Por Por: Biciklanto 13:35, 4. Sep 2007 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

La artikolo preskaŭ havas nur bluajn ligilojn, kaj aspektas kontentige mature, kvankam ja ne malhelpus kaj tre bonvenus la mencio de iuj eksteraj ligiloj: krome indus ankoraŭ krei artikolojn pri la vintrosportaj centroj Lake Placid, La Plagne kaj Cesana ... aparte la unua loko multfoje menciiĝas en Vikipedio kaj ĝenas manko de artikolo pri ĝi. Sed ankaŭ en konsidero de tiuj tri mankoj mi nomumas la tekston artikolo de la lastaj du semajnoj de 2013... la tempo fine de decembro estas bona sezono por tia vintrosporta artikolo. ThomasPusch (diskuto) 10:35, 16 Dec. 2013 (UTC)

Jen mi aldonas almenaŭ unu bazan eksteran fonton pri la aktualaj regularoj en la retejo de la Internacia Federacio de Bobado anglalingve kaj germanlingve, kiu ankaŭ entute atentigas pri la retejo de la tegmenta organizaĵo. La angla kaj germana tekstoj ne havas multajn pliajn eksterajn fontojn pri la ĝenerala temo, pli pri tre specifaj aspektoj, tial mi nun kontentiĝas pri tiu unu ekstera fonto, kaj ne kunskrapas plurajn. Tamen per bona sondado certe ankoraŭ troveblus pli. ThomasPusch (diskuto) 13:26, 16 Dec. 2013 (UTC)

Disciplino[redakti fonton]

"Disciplino" laŭ PIV signifas: 1 Deviga regularo k lernita obeado, necesaj por la bonordo de iu anaro: militista, monaĥa disciplino; mi al ĉiuj instruis disciplinonZ; observi severan disciplinonZ; la agado de tiuj, kiuj ne volas submetiĝi al ia necesa disciplinoZ. 2 Reguloj rekomendindaj por certigi la bonan funkciadon de la homaj kapabloj: intelekta, scienca disciplino. 3 (evi) Instrua aŭ sporta fako.

Kiel vi vidas, la 3a signifo estas markita per (evi), t.e. evitinda. Fakte, tio estas misuzo de la vorto surbaze de naciaj lingvoj, ĉar la signifo estas tute alia. Mi rekomendas, ke vi anstataŭigu la vorton "disciplino" en la artikolo per "fako".

Krome, oni ne diru: "la disciplino (fako) de bobsledado" aŭ simile. La vorto "de" ne necesas, ĉar "bobsledado" estas identiga priskribo (vidu PMEG 25.2).

Anna Lowenstein