Diskuto:Boltilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Renĉilo ne estas en PIV 2002. Ĉu boltilo ne sufiĉas? --Verdulo 18:11, 20. Sep 2005 (UTC)

Mi konsentas. – Umberto 20:30, 20. Sep 2005 (UTC)

Estas du aferoj en mia vidpunkto. Unue, En multaj artikoloj mi vidas tiun argumenton: x estas en PIV aŭ y ne estas en PIV, sed se la PIV estus la ujo de ĉiu scio, oni ne bezonus alian libron krom PIVon. Ne esti vorto en PIV povas esti manko de ĝi mem, sekve tiun argumenton ne estas definitiva. Due, la iloj prezentitaj en la fotoj havas tre malsamaj nomoj en mia denaska lingvo, ekzemple la unua boltilo (aŭ renĉilo) ni nomas "chave de boca" (buĉa ŝlocilo, laŭlitere), sed la dua ni nomas "chave inglesa" (angla ŝlocilo, laŭlitere), ĉu en Esperanto ili havu la saman nomon? Roberto 03:49, 21. Sep 2005 (UTC)

Ekzistas i.a. plata, reguligebla, tuba, pipforma, okulforma kaj klikhava boltilo.--Verdulo 11:49, 22. Sep 2005 (UTC)

Google trovas la vorton renĉilo (kaj renĉiloj, renĉilojn) nur en diversaj paĝoj ĉe [1]. En la bonega vortaro Esperanto-Germana de Krause (kun 80.000 kapvortoj) ĝi ne troveblas. Mi forte dubas, ĉu oni vere (internacie) uzas tiun ĉi vorton. Ĉu eble ŝraŭbŝlosilo estas pli taŭga? -- Robert Weemeyer 02:19, 15. Dec 2005 (UTC)

evidentas ke ŝlosilo absolute maltaŭgas: ĝi ŝlosas nenion. Ŝajnas ke jam sufiĉe komune uziĝas "ŝraŭbilo" por ilo kiuj ebligas turni ŝraŭbojn kiu havas kavan formon en la kapo (fendon, krucon, k.s.), kaj "boltilo" por iloj kiuj ebligas turni, jen ŝraŭbojn, jen ŝraŭbingojn, sin apogante sur la flankoj. Ankaŭ troviĝas turnilo anstataŭ la simpla ilo: ŝraŭbturnilo, boltturnilo, eble pli logika, kvankam...bolto = ŝraŭbo + ŝraŭbingo, do boltturnilo turnas kion ? ĉu la ŝraŭbon, ĉu la ŝraŭbingon ? Ne gravas. Estas ilo kiu havas rilaton kun bolto, kaj agas turnante. Se kreiĝas renĉilo, boltilo malaperos (ne estas alia uzo por tiu ilo) Krei novan vorton por signi diferencon inter du similaj aferoj: bone. Sed krei vorton nur por anstataŭi alian ne havas utilecon, precipe ke, en tiu kazo, ili estas samlongaj, same facile prononceblaj...Nur unu malavantaĝo...por renĉilo: jen radiko plia por lerni..--Ssire 21:02, 30. Jan 2006 (UTC)

La afero por turni tubojn ne estas "boltilo". Pli verŝajne ĝi estas speco de tenajlo. Lingvano 08:43, 21 Okt. 2011 (UTC)