Diskuto:Borobuduro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Petro, kial vi forigis mian laboron de lingva korektado/plibonigado? Bv. ne fari tion denove sen mencii la kialon. Marcos 20:54, 26. Feb 2006 (UTC)

Marcos, kial vi malrespektas mian laboron kaj literaturan esprimon? Mi opinias viajn ŝanĝojn absolute ne konvenajn. Ekzemple vi anstataŭas km per kilometro, OKUPIĜI estas ĈIAM uzata kun PER, dume INTERESIĜI per PRI. Vi diras per aliaj vortoj tion, kion mi uzis laŭ mia konsidero. Tiun ĉi mian version legis pluraj homoj, sed neniu havis tendencon "korekti" aŭ reverki la artikolon. Se vi havas neceson ion korekti, verku ian artikolon mem kaj poste mi reverkos ĝin. Ĉu tio plaĉos al vi? Unu kaj la saman aferon oni povas diri per pluraj manieroj, mi ne scias, kial vi do ne toleras tiun, kiun mi uzis. Se mi havus ie forgesitan akuzativon, bonvolu trankvile plenigi ĝin aŭ se vi aldonas informojn, tiujn vi povas aldoni, sed se mi uzos ekz. "haste" kaj vi "korektos" tion je "rapide", "subite" je neatendite" ks., mi opinias tion kiel via malrespektado de literatura esprimo de aliaj. Vi ne estas mia instruisto kaj mi ne estas via lernanto, kiu bezonas korekti hejman taskon. Ankaŭ vi povas rigardi portugalan version de Borobuduro kaj tie vi ekvidos steleton ĉe lingvo Esperanto. Petro 27. Feb 2006 07:29 (UTC)

Se vi volas, ke via verkaĵo ne estu redaktota senkompate kaj disvastigota laŭvole, ne alklaku "Konservu". Redakti ne estas malrespekti, estas neceso de vikilaboro -almenaŭ mi opinas tio-. Eble almenaŭ iuj de tiuj ŝanĝoj estas bone por la artikolo, ĉu? -- 4lex 08:53, 27. Feb 2006 (UTC)

Se vi deziros, por ke oni ne ŝanĝu vian laboron aŭ oni ne faru sensencajn ŝanĝojn, estas rekomendite ne premi klavon "Konservu". Jen - kaj mi skribis preskaŭ la samon, kion skribis vi. Ĉu tiaj ŝanĝoj estas utilaj? Mi ankoraŭ unufoje ripetas, ke mi ne estas kontraŭ ŝanĝoj, sed ili devas havi motivon, ekz. ligiloj al aliaj artikoloj kaj tion, kion mi skribis supre. La ŝanĝoj, kiujn faris Marcos, estas tute sensencaj, li sole reverkas mian laboron. Ĉi tie estas aliaj vikipediistoj, kiuj bezonas helpon, ĉar ilia lingvonivelo estas mizera kaj tiujn Marcos ne rimarkas. Aliflanke, ankaŭ mi povus konsideri tion tiel, ke mi korektis lian version, ĉar ĝi ne plaĉas al mi, same kiel li faras tion al mi. Petro 27. Feb 2006 09:11 (UTC)
Petro, mi tute ne malrespektas vian laboron. Sed memoru la principon de ĉi tiu Vikipedio: Neniu artikolo apartenas al iu ajn. Mi simple plibonigis la stilon de la artikolo kaj aldonis kelkajn frazojn kaj ligilojn. Vi ne nur forigis miajn stilŝanĝojn, sed ankaŭ miajn aldonajn frazojn kaj ligilojn. Tio estas tute neakceptebla.
Vi diras: "OKUPIĜI estas ĈIAM uzata kun PER". Tio ne veras. Ĝi estas multe pli ofte uzata kun pri: "okupiĝi pri" havas 923 guglotrafojn, dum "okupiĝi per" havas nur 28. Serĉo en la Tekstaro montras, ke "okupiĝi per" estis nur uzata en la tre frua tempo, dum ĉiuj modernaj aŭtoroj uzas "okupiĝi pri". Do ni ankaŭ uzu ĝin!
Se vi malkonsentas, ke miaj stilŝanĝoj ĝenerale plibonigis la stilon, ni eble devos demandi al iu sendependa, sperta Esperantisto. Marcos 18:05, 27. Feb 2006 (UTC)

mapframe[redakti fonton]

Tiu grava situo bezonas pli funkciantan informkeston Sj1mor (diskuto) 21:38, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]