Diskuto:Bredado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

besttenado: 0 trafoj, ; bestotenado ĉ. 15 trafoj. Do, se oni devas elekti, oni elektu la pli facile elparobelan, mikrospure pruveble uzatan duan version.Narvalo (diskuto) 11:51, 26 Nov. 2014 (UTC)

Saluton, Narvalo. Mi pensas, ke ĉikaze okazas parta kolizio inter la klarigoj de Nova PIV, sur paĝo 173 kaj la tradukoj de ekzemple Krause en la vortarego "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch", paĝo 97. Ĉe Krause bredado rilatas kaj al bestoj kaj al plantoj, dum ke en Nova PIV ĝi rilatas nur al bestoj. Do, kiel ni traktu tian kazon? --Tlustulimu (diskuto) 12:59, 26 Nov. 2014 (UTC)
Krome Nova PIV konservis nur la unuan signifon de la PIV el 1987. --Tlustulimu (diskuto) 13:05, 26 Nov. 2014 (UTC)
Laŭ mi, laŭ Revo, bredado rilatas al bestoj, kultivado al plantoj (ĝenu neniun, ke la angla, germana esprimoj estas durilataj (Breeding, Züchtung). La germana esprimo "Zucht" estas tradukebla per "selekta reproduktado", kiu rilatas same al bestoj, plantoj.Narvalo (diskuto) 15:36, 26 Nov. 2014 (UTC)
La esprimo bestotenado estas naci-influata esprimo, guglo donas nur kelkajn trafojn.Narvalo (diskuto) 15:36, 26 Nov. 2014 (UTC)