Diskuto:Brusela Ĉefurba Regiono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anonimulo 87.88.105.155 lastatempe redaktis la paĝon por favori la francan lingvon. Kvankam aliakaze oni povus taksi tiajn ŝanĝojn iom provokaj, pri Bruselo ĝi ŝajnas al mi konvena ĉar tiun lingvon efektive parolas la plimulto de la loĝantoj. Sok Na Men Sui Lui 13:08, 22. Dec 2006 (UTC)

Havendaj artikoloj[redakti fonton]

Delonge mi metis averton en la Diskutejo pri la fakto ke Brusela Ĉefurba Regiono estis enmetita en la listo de Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj, dum la artikolo Bruselo ne. En tiu listo estas multaj tutmondaj ĉefurboj kaj neniu metropola regiono. La regiono ne havas ampleksajn artikolojn en aliaj lingvoj, dum la artikolo pri Bruselo jes. Do, estos pli facile plialtigi ĝin al alta kategorio ol la artikolon pri la regiono. Mia logika averto estis preteratentita kaj forigita kiam pasis tempo kaj neniu reagis. Fakte apenaŭ iu reagas pri tiu listo. Nun mi refaras la trairon de la tuta listo plialtigante ilin el la 2a al la 3a kategorio. Mi faris ĉion kion mi povis en la literoj A kaj B, kie restas nur tiu artikolo. Do, mi prenas liberecon por ŝanĝi la markon el Brusela Ĉefurba Regiono al Bruselo. Tiun artikolon mi plialtigos al la 3a kategorio, la alian ne.--kani (diskuto) 01:06, 27 jul. 2018 (UTC)[Respondi]