Diskuto:Budho

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

la termino "profeto" ne ĝustas, profeto estas homo inspirita de Dio. Budhistoj unue ne kredas je Dio, due Budho estas fakte nur homo, kiu pro intensa pensado malkovris veron, do ne profeto.

Se oni volas kunigi lin en tia kategorio, oni devas antaŭe renomi la kategorio al ekzemple "religiofondintoj".

Gunnar Gällmo 16:29, 19. Jul 2005 (UTC): Vi forgesis mencii vian nomon; sed pri la fakto, vi tute pravas. Mi forigis la mencion de la kategorio "Profetoj". (Ekzistas religioj, ekzemple bahaismo, kiu rigardas la Budhon kiel unu el siaj profetoj, sed tio estas kontraŭ lia propra instruado, se li estas korekte citita.)

Cetere, mi serĉis la kapvorton "profeto". Ĝi enhavas nur alidirekton al "La profeto" - kaj tiu artikolo estas malplena. Nu, laŭ mia kompreno, "La profeto" estas nomo de libro, kaj "profeto" estas koncepto kiu ekzistis antaŭ tiu libro. Do, se vi volas, vi havas taskon...