Diskuto:Burgo
Burgo aŭ kastelo[redakti fonton]
Diritas en la artikolo: Tamen la klaraj diferencoj en formo kaj funkcio pledas por diferencigo per apartaj vortoj. Ĉu?? Mi komparis la artikolojn pri burgoj kaj kasteloj:
- Formo
- Burgo: fortikigita konstruaĵo aŭ konstruensemblo, kies koheraj eksteraj muroj leviĝas super la ĉirkaŭanta tereno
- Kastelo: loĝejo ... Kasteloj protektis la loĝantojn kun altaj muroj kaj turo, sed iuj pli kompleksaj strukturoj havis remparon, ĉirkaŭfosaĵon, barokradon, kaj aliaj defendilojn.
- Funkcio
- Burgo: Plej ofte ĝi servis kiel sidejo de nobeloj aŭ reĝoj. ... firmigi sian potencon, observi kaj kontroli la ĉirkaŭaĵon kaj trafikajn vojojn. Ekzistis ankaŭ burgoj kiuj funkciis kiel rifuĝejo por la ĉirkaŭanta loĝantaro, kiuj protektis templon, preĝejon ktp.
- Kastelo: Kasteloj estis ofte konstruitaj por protekti la loĝantojn (ofte nobelon, kiel reĝo, grafo, duko, aŭ daimjo) kaj permesi regnon al la ĉirkaŭaj landoj.
Do, resume en tabrlo
Trajto | Burgo | Kastelo |
---|---|---|
Konstruaĵo | fortikigita konstruaĵo aŭ konstruensemblo | loĝejo |
Muroj | koheraj eksteraj muroj leviĝas super la ĉirkaŭanta tereno | kun altaj muroj kaj turo, sed iuj pli kompleksaj strukturoj havis remparon, ĉirkaŭfosaĵon, barokradon, kaj aliaj defendilojn |
Sidejo | sidejo de nobeloj aŭ reĝoj | ofte nobelon, kiel reĝo, grafo, duko, aŭ daimjo |
Potencilo | firmigi sian potencon, observi kaj kontroli la ĉirkaŭaĵon kaj trafikajn vojojn | permesi regnon al la ĉirkaŭaj landoj |
Protektatoj | Ekzistis ankaŭ burgoj kiuj funkciis kiel rifuĝejo por la ĉirkaŭanta loĝantaro, kiuj protektis templon, preĝejon | por protekti la loĝantojn |
Unue, mi emfazu, ke mi ne kontraŭstaras la ekziston de la vorto burgo, ĉu kiel plena sinnonimo de kastelo, ĉu ne. Sed mi esperas, ke iu povos klarigi al mi tiujn "klarajn diferencojn" inter "burgoj" kaj "kasteloj". Bedaŭinde, al mi malfacilas trovi diferencojn ĉi tie! Ĉu mi eraras trovi la jenajn?
- Iuj kasteloj havas remparojn ktp, sed burgoj neniam. Sed kio pri tiuj kasteloj sen remparoj, ktp? Ĉu kastelo sen remparoj, ktp. vere estas burgo?
- Kasteloj povas "regni" la ĉirkaŭajn landojn, sed burgoj ne. Burgoj povas nur kontroli (rigardi, spekti, inspekti, ekzameni). Ĉu kastelo kiu malsukcesas regni la ĉirkaŭejon vere estas burgo?
- Iuj burgoj protektas la ĉirkaŭajn loĝantojn, templojn, prexejojn, ktp., sed kasteloj neniam. Sed kio pri tiuj burgoj kiuj tion ne faras? Ĉu burgo kiu neglektas la ĉirkaŭulojn vere estas kastelo?
Ĉu tiuj tri supre estas veraj diferencoj, aŭ nur hazardaj rezultoj de sendependaj vortumadoj de la artikoloj?
Laŭ mi, malsufiĉas deklari, ke diferencoj estas klaraj por pravigi neologisman propononn kaj artikolon; necesas montri la diferencojn. O'RyanW (☺ ₪) 20:18, 15. Nov 2006 (UTC) Korektis tajperarojn. O'RyanW (☺ ₪) 02:35, 16. Nov 2006 (UTC)
Kredeble PIV2005 pravas pri "kastelo" kaj "burgo". Laŭ tiu vortaro "kastelo" estas: 1. fortikigita loĝloko, defendata per fosaĵo, remparoj kaj turoj. 2. Luksa grandsinjora domego en la kamparo. (+ tria ŝipa signifo, kiun ni povas ignori nun). Kaj "burgo" estas: Mezepoka fortikigita kastelo. -- Sekve burgo estas Mezepoka kastelo 1. Bertilow 02:03, 16. Nov 2006 (UTC)
- Ĉu la vorto "''Burgo" povus esti uzata por indiki administran enton en Britio (Borough)?--Alifono (diskuto) 12:53, 6 maj. 2023 (UTC)