Diskuto:Burgonjo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Burgonjo = aktuala; Burgundio = historia[redakti fonton]

Mi proponas reservi la terminon "Burgonjo" por la hodiaŭa regiono de Francio, dum oni uzu la terminon "Burgundio" por la historia regno. UNiesert 01:06, 11. Dec 2008 (UTC)

Jes, sed nur, se tia distingo ankaŭ ekzistas en la ĝenerala lingvouzo ekster Vikipedio. Se tamen en la ĝenerala lingvouzo "Burgonjo" kaj "Burgundio" estas sinonimoj, uzataj jen por la historia regno, jen por la nuna regiono, tiam ni ne inventu apartan distingon. En Vikipedio ni ne inventu novan lingvouzon, sed uzu la lingvon konforme al tio kio jam reale ekzistas. Moldur 19:49, 11. Dec 2008 (UTC)
Ĉu oni komprenu ke la regionanoj nomiĝas la "burgonjanojn" aŭ la "burgundojn", kvankam la burgundoj estis mezepoka tribo? Silĉjo 14:03, 30. Aŭg 2009 (UTC)