Diskuto:Carlos Salinas de Gortari

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne konsentas kun la stilo en kiu estas skribita tiu ĉi artikolo. Pro: 1.- Ĝi ŝajnas esti tro persona kaj ne objektiva, oni ne povas diri ke Salinas ŝtelis aŭ ke li estas "pinche" (en la paĝo de ŝangoj,en la hispana fivorto)laŭ la etiko de Vikipedio, kaj mi ne defendas al Salinas, nur diras ke ne estas adekvata la artikolo por enciklopedio, oni devas doni faktojn, kaj la fakto estas ke Salinas ne estas kondamnita laŭ la meksikaj leĝoj. 2.- La krizo okazis en la komenco de la periodo de Zedillo, do ne en la periodo de Salinas.

Mi komprenas vian plendon, kaj vi rajtas fari ŝanĝojn laŭ via volo. SALINAS neniam estis kondamnita en kortumo, sed jes en socio. Ĉu li ŝtelis monon ĉu ne, estas objektiva fakto, ke SALINAS estas "fifama" en Meksiko. (Estas multaj senkulpaj fifamuloj en la mondo.) Tio montreblas per iri al Meksiko kaj demandi al multaj meksikanoj pri li. Krome, se tia fakteco tute dependas de kondamno de kortumo, PINOCHET kaj FRANCO povus esti bonuloj, ĉar tio, kion ili faris kontraŭ siaj popoloj ne estis kontraŭ siaj leĝoj. Eĉ HITLER ne estis kondamnita en kortumo (ĉar li jam mortis). Mi ne implicas, ke SALINAS estis tiel fiaj kiel ili, sed ke via logiko, kvankam ĝi sencas, ne ĉiam taŭgas.
Pri la vorto "pinche", tio nur estis amuzaĵo por la paĝo de ŝanĝoj. (Mi volis vidi, kiom da homoj rimarkus.) Mi pardonpetas, se mi ofendis. Pli ol 60% de la fojoj, kiam mi aŭdas la nomon SALINAS, ĝi sekvas la vorton "pinche"; do tio ne montras mian neobjektivecon sed mian observon de meksika kulturo. Eĉ la PRIistoj, kiujn mi konas, malamas tiun eksprezidanton.
Ĉiuokaze, mi ne intencas komenci batalon. Fakte mi ne estas lertulo pri SALINAS, mi nur devis legi pri li en la universitato kaj mi ofte aŭdas pri li en Meksiko. Mi nur skribetas pri la prezidantoj de Meksiko, por ke aliaj pli bone daŭrigu la artikolojn. Parenteze, kiam vi vidas prifaktajn erarojn (ekz. pri la tempo de la ekonomia krizo), ne necesas priparoli--nepre korektu. Denove mi pardonpetas.
Estas multaj neobjektivaj artikoloj en la Vikipedio. (Vidu Usono kaj la jaro 2000.) Laŭ mi, manko da objektiveco ne ĉiam estas malbona afero, speciale pri historio. Sed tio nur estas opinio.
--Sennomo

Dankon, kaj ankaŭ pardonu, mi defendas neniun, fakte oni diras kaj vere kredas ke ne nur Salinas sed ĉiuj la prezidintoj ŝtelis, kaj la korupcio estas tre alta, nur ke mi volis esti pli objektiva pri faktoj, sed ankaŭ mi ne volas diskuti tion. F.R.