Diskuto:Centjara milito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludoviko / Luiso[redakti fonton]

Dankon pro viaj korektoj ! La artikolo nepre relegindas. Ĉu vi certas ke Sankta Luisoa pli taŭgas ol Luiso Sankta ?

Ehem'. Luisoa estas mistajpaĵo, mi estis jam laca. Estas pluraj aferoj:
  • La reĝoj aperu en formo "Nomo la 3-a de Lando" por eviti nomkarambolojn, krom nomoj tre malkomunaj. Tamen sankta Luiso estas kaj reĝo kaj sanktulo. Oni elektu, kiu estu la ĉefa aspekto, kaj faru alidirektojn el la ceteraj.
  • Sanktulaj nomoj oni skribas "sankta Nomo". Oni povas diskuti pri la majuskla S sed mi neniam vidis meti "sankta" post la nomo.
    • Ankaŭ oni povas diskuti ĉu inkluzivigi "sankta" en la artikolnomo. Mi preferas ke ne. Ĝi estas pli laŭ neŭtrala vidpunkto, kaj permesas ligi al la nuda nomo, kio bonas ĉar sanktulaj nomoj iĝas oftaj personnomoj en kristanaj landoj. Tamen estas multaj Ludovikoj en historio
  • PIV kapvortas Ludoviko, Luiso kaj Luizo. Kiu estu ĉefa? Eble Ludoviko.
Do eble plej bonus havi artikolon pri Ludoviko la 9-a de Francio, kaj alligi el sankta Ludoviko, sankta Luiso, kaj cetere (laŭ laboremo)
-- :)
Certe vi pravas. Do ni uzu Ludoviko la 9-a de Francio. Mi ŝanĝos la artikolojn kiujn uzas aliajn nomojn. P-eco 12:26, 11. Jun 2003 (UTC)

Ne plu elstara diskuto[redakti fonton]

Tre malnova artikolo, kies kvalito tute ne plu kongruas kun la hodiaŭaj kriterioj pri elstareco. Thomas Guibal 23:59, 12. Okt 2007 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por:
  • Kontraŭ:
  • Sindetenaj voĉoj:
  • Komentoj:
Certe ne elstara. Sed se oni aldonas kelkajn literatur-indikojn (kiujn oni povas preni el alilingvaj versioj), tiam la artikolo ja meritas esti markita kiel "leginda". Marcos 14:08, 13. Okt 2007 (UTC)

Oni aldonis referencojn kaj la ĉapitrojn Gujeno, Heredeco, kaj Delegita milito (el la franca versio). Per tio oni atingis 30 000 bitokojn kaj la plej altan kategorion inter la mil havendaj artikoloj. Nun la artikolo povas trankvile resti en la kategorio de legindaj. Por supreniri al elstaraj oni devus pliamplksigi la ceterajn fazojn de la milito. Iam.--kani (diskuto) 00:13, 22 okt. 2018 (UTC)[Respondi]