Diskuto:Charles Rolls

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dominik skribas, ke la artikola temo Charles Rolls estas "iel ligita al Monmouth" kaj aldonas la Kategorion MonmouthpediA. Prave ke la vikipedian konkurson de printempo 2012 kolekti pli da plurlingvaj artikoloj pri temoj ĉirkaŭ la kimra urbeto Monmouth oni baptis "konkurso Charles Rolls". Sed el la artikolo mem ĝis nun ne klariĝas, kiu estu tiu enhava ligo inter s-ro Rolls kaj la urbeto, kaj la teksto ankaŭ ne ekestis kadre de la konkurso (sed poste)... Mi do dubas ĉu la kategorio MonmouthpediA ĉi-tie vere pravigeblas.

Aidas (diskuto) 23:08, 24 Apr. 2012 (UTC)

Saluton Aidas! Se oni alklakas "Ligiloj ĉi tien", evidentiĝas ke la artikolo Muzeo de Monmouth ligas al Charles Rolls, pro la fakto ke tiu ĉi Muzeo konservas la arĥivon de la familio de Charles Ross. Aliflanke, John Rolls, 1-a Barono Llangattock kiu vivis norde de Monmouth, estis la patro de Charles Rolls. En la diskuto de la angla artikolo en:Talk:Charles Rolls troviĝas informo pri tiu rilato al en:MonmouthpediA. Mi precizigas ke kategorio:MonmouthpediA arigas ĉiujn artikolojn rilatajn al MonmouthpediA, ĉu faritaj antaŭ, dum aŭ post la vikipedia konkurso. --Dominik (diskuto) 02:12, 25 Apr. 2012 (UTC)
Sincere tio ne estas konvinka argumento. Ke la patro de entreprenisto naskiĝis norde de kimra urbo pri kiu multajn jardekojn poste okupiĝas vikipedia projekto, ne enhave ligas la entrepreniston al la vikipedia projekto - kaj ankaŭ la artikolo ne ekestis kadre de la projekto. Jen via entuziasmo pri la projekto tro movis vin... Aidas (diskuto) 22:03, 22 Maj. 2012 (UTC)