Diskuto:Ciganoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vere la greka vorto "Τσιγγάνοι" [tsigganoj] montras Egiption? Kiel? --Anonima komento je la 13-a de marto 2003‎ de IP 80.58.41.235

Prava demando. La koncerna frazo sen la greka vorto nun tekstas "Eŭropanoj en la mezepoko kredis, ke ciganoj venis el Egiptio (la angla nomo gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo)". Similecon de la vortoj gipsy kaj gi(p)tano al la esperanta vorto "egiptiano" ĉiukaze facilas vidi. ThomasPusch (diskuto) 12:38, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉu aŭ ne alinomi al 'Romaoj'[redakti fonton]

Kiel menciis de la notoj de ĉi tiu artikolo, vortoj similas al la greka τσιγγάνος [tsingános, ciganoj] estas razismaj insultant-vortoj laŭ La Internacia Romaa Unio, do kial ni ĉefe uzus 'ciganoj' priskribi ilin anstataŭ 'romaaoj,' kiu ankaŭ eĉ aperas en PIVFonto kaj RetaFonto kiel alternativoj? Mi proponas alinomi ĉi tiu artikolo kaj la artikolo pri la tiel-nomata 'Cigana Lingvo' al la pli preferata nomo laŭ La Internacia Romaa Unio, 'Romaoj' kaj 'Cigana lingvo,' kiel ili estas nomita en la vikioj de aliaj lingvoj. Vulgaristo (diskuto) 01:34, 9 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Ne alinomi al 'Romaoj'[redakti fonton]

PIV pri romao preskaŭ nur direktas al pli konata vorto cigano, kiu havas plian klarigon ĉe PIV. Romao estas proponita en multaj lingvoj kaj eble ankaŭ en Esperanto kiel klopodo eviti socian diskriminacion kontraŭ ciganoj, kiu tute ne tiom necesas en Esperanto. Temas pri politika korekteco, ne politika ĝusteco (tio ne facilas diri en aliaj lingvoj). Pri la propono, debato okazis nek en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj (laŭ mia ĵusa priserĉado) nek en tiu ĉi paĝo. Neniu diris ion prie dum kvar jaroj, konsekvence mi forigis la proponaverton, kvankam mi nek apogas nek neas la proponon mem.--kani (diskuto) 16:46, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Fakte la ĉapitro Romaoj en la artikolo klare esploras la temon socipolitike, kvankam mankas pli ampleksa esplorado pri la uzado en Esperanto. Ebla solvo estus krei apartan artikolon markantan la nuancojn; tamen ne mi mem proponas tion, nur sugestas.--kani (diskuto) 16:49, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
La diversaj lingvoj (kaj sekve la diverslingvaj vikipedioj) adoptas diversajn sintenojn prie. Ekzemple en la hispana romaní estas uzata nur por la lingvo kaj por la popolo nur minoritate. Male en la angla ja oni adoptas romani kiel alternativo por eviti la klasikan vorton. Sed prie ne estas unuanimeco.--kani (diskuto) 16:55, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]