Diskuto:Claude Hagège

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estimataj vikipediistoj,

Mi vidis, ke estis jam 2 citaĵoj de Hagège pri Esperanto en la Eo-paĝo de la paĝo pri li, kaj do decidis aldoni unu, multe pli nova (el 2006).

Kaj mi proponas plu uzi tiun saman paĝon pri Hagège en Esperanto por aldoni la aliajn - kelkajn aŭ multajn, mi ne scias ekzakte - citaĵojn de Hagège pri Esperanto, sciante, ke:

  • Hagège estas la plej fama lingvisto en Francio
  • li havis multajn kontaktojn kun franciaj esperantistoj.

kaj konsiderante, ke foje utilas citi lin kadre de artikolo, rebato, komento pri Eo, por povi diri : " Vidu kion diris Hagège pri Eo ! ".

Kion vi opinias ? —La komenton aldonis, sen subskribo, AleksKa (diskuto • kontribuoj) 23:43, 11. Jul 2010

Ekzemple
Atentu ke Hagège estas ankaŭ subtenanto de la latina kaj de la franca!
kaj de Intrelingvao aŭ ia interlingvaa nov-latino

Vidu

Citaĵoj cetere devus troviĝi en Vikicitaro (-> q:Claude_Hagège).
Arno Lagrange @ 23:41, 11. Jul 2010 (UTC)

Korekto

En la citaĵo ni legas: ...per politika kaj nacai engaĝiĝo.. Mi ŝanĝis nacaj al nacia supozante, ke tio estas ĝusta. --Hans Eo (diskuto) 15:29, 29 Mar. 2012 (UTC)

Kiam li naskiĝis?[redakti fonton]

Ĉu estas vera "n. la 1an de januaro 1936"?--pino (diskuto) 21:22, 19 Jan. 2014 (UTC)