Diskuto:Dances with Wolves

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi pensas, ke la ĉitiea traduko de la angla titolo estas malĝusta. Bonvolu rigardi la slavajn kaj eble aliajn intervikiajn ligilojn. Tie ofte aperas vorto, kiu signifas "danco", ne "dancas". Krome la angla vorto "dances" povas havi ambaŭ tradukojn, sed la substantivo ŝajnas al mi pli konvena. Kore --Tlustulimu 16:53, 19. Mar 2009 (UTC)

Mi ellegis la libron kaj/aŭ spektis la filmon, ĉiuokaze mi povas cent procente certigi ke la ĝusta traduko estas "Dancas kun lupoj" en la senco "Tiu, kiu dancas kun lupoj", t.e. nomo donita de indianoj al la heroo. --Dominik 17:07, 19. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Dominik. Tio signifus, ke la alivikipediaj, precipe slavaj, titoloj parte malĝustas, ne la nia. Kore --Tlustulimu 19:03, 19. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Tlustulimu - ŝajnis al mi, ke la germana vikipedio donis bonan tradukon, bedaŭrinde mi ne scipovas (nur divenas) la germanan, eble vi povus helpi tiu-rilate? Ĉiuokaze, ekz. "Танцы с волками" miaopinie estas erara traduko. --Dominik 19:28, 19. Mar 2009 (UTC)