Diskuto:Danco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mankas al mi la E-a termino por la france tiel nomitaj "contredances anglaises", e^c angle mi ne certas pri la ^gusta termino, ^cu "contry dancing" , kiu estas deveno de la franca termino pro miskompreno, sed mi legas "english folk dance" sed ^cu tio ne enspecas plurajn ALIAJN stiloj ol tiu ttre specifa genro kreita de la 17-a (John Playford) ^gis la 18-a jarcento ?

Bonvolu krei konton kaj ensalutu. Estas iom malfacile labori kun sennomulo! Ankaŭ, bv. legi la Gvidilo por biografioj, kiu celas krei konforman aspekton por biografiaj artikoloj tiel ke Vikipedio estu pli altkvalita. Mi jam konformigis vian artikolon pri Cecil SHARP, do vi povas vidi ke ne necesas multa aldona peno por krei konforman artikolon. Antaŭdankon!
En la anglalingva artikolo pri ĝuste tiaj dancoj, kiujn prezervis Sharp, ili nomiĝas "English country dances". Kiel anglalingvano, mi pensas ke la plej taŭga traduko en E-on estas "kamparaj dancoj". Tion mi enmetis en la artikolo pri Sharp. Kriĉjo 21:01, 1. Nov 2003 (UTC)

Post kiam Aidas hieraŭ ekvastigis la tekston de 3000 al 7000 bitokoj, mi en pluraj ŝtupoj plivastigis ĝin al nun 16000 bitokoj, krome aldonante novajn "flankajn artikolojn" ekzemplo pri la gumbota danco de Sudafriko aŭ pri sceneja dancado - ne forgesinde signifa ampleksigo de la antaŭe mizera listo de dancistoj. Ĉar la teksto estas inter la 1000 "plej gravaj vikipediaj artikoloj", ĝia amplekso aparte atentatas. Nun tamen mi finas mian kontribuon ĉi tie: sen voli kalkuli bitokojn, mi pensas ke la ĝenerala temo nun jam estas kontentige bone resumata. ThomasPusch (diskuto) 15:56, 21 apr. 2016 (UTC)[Respondi]