Diskuto:Danioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hallo .. sorry 4 not communicating in esperanto, I just have a question regarding the pictures in this article. Is it possible to mark those with a kind of (Free?) license tag or even better - if free - upload it to the commons in order to make it available for other wiki project as well? kind regards --Lofor 21:20, 3. Aŭg 2006 (UTC)

Taduko : Saluton ... mi bedaŭras ne komuniki per esperanto, mi nur havas demandon koncerne la bildojn en la artikolo. Ĉu eble marki ilin per ia (libera ? ) permesmarkilo aŭ eĉ pli bone - se libera - alŝuti ilin en la komunejon celante igi ilin haveblaj anakŭ en aliaj vikiprojektoj ? salutas --Lofor 21:20, 3. Aŭg 2006 (UTC) tradukis AL @
Bonvolu atendi kelke da tagoj. --Petr Tomasovsky 16:03, 4. Aŭg 2006 (UTC)

Pli bone ne kompreni[redakti fonton]

Mi emas forigi la parton "Pli bone ne kompreni" tute ne objektiva, kiel ŝajnas al vi? Roberto 12:49, 21. Nov 2006 (UTC)

Mi ne konsentas kun la propono de Roberto, por ke oni forviŝu la sekcion.--Petr Tomasovsky 14:57, 21. Nov 2006 (UTC)



Mi dankas al Roberto, ke li forviŝis kelkajn tutajn frazojn, kiuj rilatis al la artikolo. Eble ni skribu unuvortajn sekciojn, por ke ni ĉiuj estu kontentaj! Al mi ankaŭ ne plaĉas kelkaj frazoj en aliaj artikoloj kaj mi lasas ilin tie. --Petr Tomasovsky 14:56, 21. Nov 2006 (UTC)

Oni viŝu la viŝendon... Mi ne viŝis objektivajn informojn, nur opiniojn kiuj ŝajnis al mi etnocentraj. Alie mi skribis kelkaj frazojn por malpligrandigi etnocentrismon. Ekzemple, oni diras ke danioj ne elektas virinoj per beleco, sed tio estas normala, t. e., plejparto de la popoloj faras tion, nur en malmultaj kulturoj beleco estas dezirinda al edzino, sekve, elekti edzino per beleco estas "nenormala", ne male. La artikolo havas tro etnocentran koloron, oni ne povas plu kompreni ke popoloj estas "malkrovitaj". Vere danioj ne malkrovis sin, ili simple vivis sian vivon ĝis fremduloj alvenis kaj volis detrui sian religiaĵojn, ktp. Finfine, objektivaj informoj restas en artikolo.Roberto 16:33, 21. Nov 2006 (UTC)

Danioj ne estas tribo (parto de iu etno), estas etno. Roberto 16:35, 21. Nov 2006 (UTC)

Mi ne povas konsenti kun la supraj opinioj kaj ŝanĝoj de Roberto. Mi skribis pri konkreta grupo da homoj - nome pri Danioj, pri ilia vivo, iliaj kutimoj ktp. Memkompreneble, ke danioj vivas sian vivon, sed ĝis kiam oni (aŭ se vi volas NI) ne sciis pri ili, ili simple kvazaŭ ne ekzistus. Tio ŝanĝiĝis nur en la momento, kiam unua homo malkovris ilin. Poste ili estis malkovritaj. Ĝenerale ĉio estis malkovrita - se ni parolos pri la homa civilizo ekde la pratempo. Do mi ne scias, kiam popolo ne povus esti malkovrita. Ankaŭ perdita homo estas malkovrita aŭ trovita, ĉu ne? Ankaŭ pluaj viaj ŝanĝoj ne estas en ordo. Ankaŭ mi ne scias, kial mi (aŭ iu alia) devus kompari iliaj kutimoj kun kutimoj de alia grupo de homoj. Se tio ne plaĉas al vi, bonvolu skribi paĝon pri indiĝenoj en Amazona arbaro. Se vi skribus, ke iu grpo da homoj faras fajron per du branĉetoj, kiuj ili frotas per si reciproke. Mi respektos tion. Kial mi aldonus, ke en cetera mondo oni faras fajron per alumetoj? Stultaĵo rilate al la paĝo. Sed kial mi maltrankviliĝus. Trankvile forigu, forigu kaj forigu kaj faru ĝermon el tiu ĉi artikolo. --Petr Tomasovsky 16:50, 21. Nov 2006 (UTC)
Petro, ĉu vi vidis daniojn? Ĉu vi verkis origine tiun artikolon aŭ nur tradukis ĝin? Se vi skribus pri popolo, kiun vi studis, certe vi povis opinii pri ili pli bone ol mi, sed ne mi, eĉ ne vi konis la daniojn. Danioj ne estis perditaj, ili estis en ilia hejmo kaj fremduloj aperis kaj invadis siajn terojn... La artikolo komparas daniojn al eŭropanoj, elipse, ĉar en ĝi ŝajnas ke "normale" homo elektu virinojn per belecon, kiel faras eŭropanoj kaj eŭropidoj. Vidu, oni ne parolas pri aferoj kiuj estas komunaj al du popoloj.
Ne estas grava, ĉu mi vidis daniojn. Tiun ĉi tekston de la artikolo mi ne elsuĉis el fingro. Kaj tio estis mia lasta komentario, mi plu komentarios nenion rilate al danioj, ĉar iuj poste markos min kiel malutilanton de Vikipedio. Ek al artikoloj, kie estos skribite, ke XXX estas tribo, pri kiu ne havas sencon skribi. Mi estas malĝoja pro tio. --Petr Tomasovsky 17:59, 21. Nov 2006 (UTC)

Mi bedaŭras la forprenon de ĉiuj naŭ fotoj de la artikolo, kiuj antaŭe ne estis komunejaj, sed alŝutitaj al tiu ĉi vikipedio. La alŝutinto Petr Tomasovsky aldonis al ĉiuj naŭ informojn laŭ la informkesto justa uzo, sed fakte li tamen ne indikis el kiu fonto estis la fotoj - kaj jen ja unu el la kondiĉoj por vikipedia justa uzo de foto ne libere licencita. Malgraŭ mia bedaŭro mi do laŭ la regularo pri justa uzo komprenas la ago. ThomasPusch (diskuto) 17:32, 11 Feb. 2013 (UTC)