Diskuto:Deklino de la Romia Imperio
Al mi la vorto deklino ŝajnas komprenebla, sed ĝi nek estas en mia eldono de PIV (de 1970) nek en alia esperantlingva vortaro, ankaŭ ne en Reta Vortaro, kaj sekve ankaŭ ne estas vikipedia artikolo pri ĝi. Mi forte suspektas ke temas pri anglismo (de la substantivo decline) kaj tute ne pri esperantlingva vorto... Tiukaze pli bonas aŭ titoligi la artikolon "disfalo de la Romia Imperio" (kio fakte estas io alia ol "deklino"), aŭ pli trafe sed pli komplike kaj kun malapreza nuanco nomi ĝin "dekadenciĝo de la Romia Imperio" aŭ "kadukiĝo..." de la imperio. -- ThomasPusch (diskuto) 15:04, 19 Okt. 2012 (UTC)