Diskuto:Delfenoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Delfeno aŭ delfino[redakti fonton]

La formo "delfeno" troviĝas en la Universala Vortaro, tamen ankaŭ la formo "delfino" ne estus kontraŭfundamenta, sed uzebla apud la formo "delfeno", ĉar ĝi estas permesata laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko. Ke ĝi ankoraŭ ne troviĝas en PIV, ne malhelpas tion, ĉar PIV ne havas preskriban, sed nur priskriban karakteron; ĝi ne komplete listigas ĉiujn eblajn internaciajn vortojn. Ekzistas jenaj nacilingvaj formoj en ĉiuj "plej ĉefaj eŭropaj lingvoj", la referenclingvoj de la Fundamento: A. dolphin, F. dauphin, G. Delphin, Hisp. delfin, I. delfino, Lat. delphinus, Port. golfinho, R. ДелЬфйн. "Delfino" evidente estas la pli internacia formo.

Oni konsideru la jenan opinion de Zamenhof: "Por ĉiuj natursciencaj nomoj mi konsilas preni la nomojn latinajn en Esperanta transskribo. Se en la UV troviĝas nomoj de bestoj kun formo ne latina, la fakto venas de tio, ke en la unuaj jaroj mi ne havis ankoraŭ la principon pri la neceseco doni al tiuj nomoj formon latinan; sed nun mi ordinare gvidas min per tiu principo.- Tio sama estas ankaŭ kun la diversaj finiĝoj, kiujn mi en la unua tempo ŝanĝadis pro ilia simileco kun Esperantaj sufiksoj, sed kiujn mi nun ordinare ne ŝanĝas; sekve mi konsilas uzi -ilo, -ino, -ulo k.t.p."

--Helmut Welger 11:36, 20. Mar 2005 (UTC)

Tamen, en Vikipedio oni uzu la kutiman, tradician formon. Lingvano 13:21, 20. Mar 2005 (UTC)

La formo Delfino povas esti miskomprenata kiel "ino de Delfo". oftas, en la pratempe formataj vortoj, ke finaĵo kiu similus sufikson estas ŝanĝata : ekz: fr:Planète , en: de: Planet, latinidaj lingvoj: Planeta, ido: Planeto sed esperante : Planedo, eĉ se la formo planed' tre maloftas en aliaj lingvoj.

--Jean-François Clet 20:13, 30. Sep 2009 (UTC)

Heraldika priskribo de delfenoj[redakti fonton]

Ĉu la vortoj trabo kaj gorĝo havas fakan signifon en heraldiko? Mi konjektas, ke gorĝo celas diri ruĝo, sed la celo de trabo min evitas. O'RyanW ( ) 18:18, 27. Nov 2006 (UTC)

fakte mi erais, devas esti "paliso". Gorĝo kaj paliso estas en PIV2005. Sed pli indus ke estu ligoj en viki mem: mi zorgos pri.--Ssire 21:17, 27. Nov 2006 (UTC)
Bone! Mi ĝenerale subtenas uzon de vortoj de kiu ajn PIV, tamen opinias, ke ĉiu uzata vorto ne troviĝanta en la Waringhiena PIV1970, havu alligeblan klarigon en la viki-sistemo. O'RyanW ( ) 20:50, 29. Nov 2006 (UTC)

Mi formetis kelkajn ligojn metitajn de Bea-Lvh (estu vi salutata Bea !) ĉar la vortoj - ekzemple kresto - rilatas al heraldikaĵo, kaj ne havas (ĝis nun) klarigojn en la koncernaj artikoloj. Se iu alklakas "kresto"n, ŝli ne komprenos kial oni parolas pri kresto, dum la besto fakte ne havas, krom heraldike. Do prefere atendi ke estu heraldikaj paragrafoj ĉe la koncernaj akcesoraĵoj antaŭ krei ligon. Amikajn salutojn ! --Ssire 18:55, 29. Nov 2006 (UTC)

Mi metis demandon pri ĉi tiu afero ĉe Diskuto:Heraldiko#Ĉu glosareto?.
Ankaŭe: Ĉu en la unua frazo, , delfeno estas fiŝo... eble pli bone legiĝu: , delfenon oni konsideras fiŝo...? O'RyanW ( ) 20:43, 29. Nov 2006 (UTC)