Diskuto:Dennis Gabor

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Daŭrigo al la originala artikolo[redakti fonton]

== Superaj studoj-Komencaj laborlokoj ==

La universitatajn studojn li komencis en Budapeŝto, poste dŭrigis en Berlino. Inĝenieran diplomon li ricevis en 1924. La doktorigan disertaĵon li verkis pri la katodaj radiadoj. En la esplorinstituto de Siemens-Halke li laboris 1932-1933. En 1933 pro la potenco-transpreno de nazioj, li revenis al Budapesto, kaj eklaboris en la Scienca Esplorinstituto de la granda vakuoteknika fabriko Tungsram. Tiutempe ĝi estis la unua tutmonde. Tie inter elstaraj scienculoj li studis la fizikon de la malŝargiĝo en gasoj. En 1943 li translokiĝis en Anglion, kaj komencis labori en la Esplorinstituto de la Societo Britis Thomson Honston. Elektronikon li instruis en la Imperial-College. En 1956 li estis elektita ano de la Royal Socyeti. Poste li fariĝis profesoro de la aplikita elektroniko en la Imperial College 1958-67. De la formigro unuaokaze li vizitis Hungarion en 1962. En 1967 li pensiiĝis.


La holografio[redakti fonton]

La hologeafion li inventis jam pli frue, sed pro la manko de konvena lumfonto (plene koheraj lumradioj) la elprovo en la praktiko tiam ne sukcesis. Nur post la eltrovo de la lazeroj li povis realigi lian eltrovon. Per holografio oni povas vidi tridimensian bildon. Pro tiu ĉi laboro li ricevis Nobel-Premion en 1974.


La humanisto[redakti fonton]

Ankaŭ kiel humanisto li estis granda. Unu el la fondintoj de la Roma Klubo li estis. La raportoj de la Roma Klubo atentigis la homaron, ke la senbrida disvolviĝo de la tekniko, la imito de la malŝparema okcidenta vivmaniero- konsumsocio- havas suprajn limojn. Ties trapaso  povaos havi terurajn konsekvencojn, eĉ la neniigon de la tera vivo.

Tiutempe industriaj potenculoj ne akceptis tiujn asertojn. Kaj mem la vastaj homamasoj klopodis imiti tiun katastrofan vivmanieron. Kaj jen, bedaŭrinde tiuj antaŭvidoj jam komencas realiĝi. (Vitrodoma efiko meteorologiaj ŝanĝoj, kruelaj bataloj por la havo de la ĉiam elĉeriĝintaj energiofontoj kaj krudmaterialoj ktp.)

En Italio li mortis en 1979