Diskuto:Dentorela fervojo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Dentrada fervojo)

Saluton Helga, kiel novulo ĉe Vikipedio mi jam komencis iom redakti en la fervoj-rilataj paĝoj ĉar mi kiel multjara kunlaboranto kaj ekde 2000 estra de la Faka Komisiono ĉe IFEF bedaŭrinde konstatas ke estas kelkaj mankoj en la lingvo uzo ĉe mia fako (fervojo). Tiuj mankoj estas kaj terminologia kaj fakaj - mi skribas al vi ĉar mi grave volas redakti en 'via' artikolo dentrada fervojo, kiu por fakuloj ne temas pri fervojo sed tramvojo. Do ĉu vi kontraŭas ke mi sanĝos la titolo kaj la komenco ĉe: Dentrada fervojo tiel: Dentotramvojo Dentotramvojo estas speco de tramvojo, kie dentradaj trakciiloj movas sin per endentiĝo en trakan dentorelon. Dentotramvojoj estas konstruataj en tre kruta tereno, ĉefe por faciligi al turistoj atingon de altaĵoj. Cetere mi ne volas forigi vian bonan tekston pri dentotramvojo. Amike Jan /trajnestro

Saluton Jan, dankon pro via afabla mesaĝo. Mi ĝojas, ke vi ekagas pri Vikipedio, des pli, ĉar vi estas fakulo pri fervojaj terminoj (kion mi ne estas) kaj deziras al vi ĝojigan okupon. Mi bezonis la vorton (de) "Zahnradbahn" kaj konstatis, ke ĝi mankas en la esperanta Vikipedio. Pro tio mi kontrolis en Krause, Granda Vortaro (de)-(eo) 2007, kaj trovis "fake dentotramvojo, familiare dentrada (aŭ dentrela) fervojo". Kiel nefakulino mi decidis por la termino de la ĉiutaga lingvaĵo. Mi tute ne kontraŭas, ke vi ŝovu la terminon al "dentotramvojo" kiel proponite de vi. Eble estus bone, tamen ankaŭ mencii ion kiel "en nefaka lingvaĵo foje ankaŭ 'dentrada fervjo'" kaj sendi de tie per "redirect" al la faka termino. Krome eble helpus antaŭe serĉi je "dentrada fervojo" en aliaj artikoloj de Vikipedio. Mi ekzemple uzis ĝin ankaŭ en la artikolo de Niklaus Riggenbach. Vikipedio ja servu kaj al fakuloj kaj (precipe ankaŭ) al laikoj. Mi metis tiun respondon en Diskuto:Dentrada_fervojo, ĉar eble aliaj pli spertaj vikipediistoj ankaŭ volas esprimi sin pri la demando de faka / ĝenerala lingvaĵo. Ĉiukaze mi esperas baldaŭ legi de vi pri multaj fervojaj terminoj, pri kiuj miaj nepoj daŭre demandas min, precipe nun en la antaŭkristnaska periodo. Amike Helga

Saluton Helga, nur mallonge por montri la rapidan respondon de mia terminologia kunlaboranto ĉe IFEF: "mi legis en Vikipedio la novan artikolon de Helga Schneider pri "Dentrada fervojo". Ĝi estas tre informabunda, sed komplikigas taŭgan terminologian solvon." Do ni revenos kiel eble plej baldaŭ - sed vere estas grava problemo pri la vorto por 'Bahn, denove mia kunlaboranto: "La granda baza problemo estas manko de aparta Esperanto-radikvorto por nomi iun ajn vojgvidan transportsistemon (supernocio por fervojo, tramvojo, magnetvojo, funikularo, telfero). Temas pri germana Bahn, dana ban?, ĉeĥa kaj slovaka dráha ktp. La vorto "vojo" estas tro ĝenerala." Amike Jan

Saluton, Jan kaj Helga. Spontane enkapiĝas al mi la vorto vojilo kiel la serĉata traduko por germana Bahn, sed mi ne scias, ĉu ĝi taŭgas. Kore --Tlustulimu 14:20, 26. Nov 2008 (UTC)