Diskuto:Departementa Konsilio (Francio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni devus traduki "Conseil général" ne francan vorton post franca vorto sed laŭ la senco. Tial la ĝusta traduko devus esti "departementa konsilio" por konsilio de departemento same kiel "regiona konsilio" estas konsilio de regiono sen atendi la ŝanĝon de la franca nomo en 2015. --Xian (diskuto) 17:23, 9 Okt. 2013 (UTC)

Eblintus diskuti, ĉu esti pli rapida ol la oficiala nomigo en la franca, sed ĉiukaze ekde 2015 la konsilioj ankaŭ france nomiĝas "departementa konsilio". Do ĉiu ebla dubo pri traduko malaperis. ThomasPusch (diskuto) 20:04, 5 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Demando ankoraŭ estas, ĉu en Esperanto vere necesas la aldonaĵo inter krampoj en la titolo Departementa Konsilio (Francio), ĉar ĝis nun estas neniu apartiga artikolo Departementa Konsiliodepartementa konsilio, kaj neniu alia artikolo "Departementa Konsilio (alia lando)". Nun la du variaĵoj sen aldonaĵo inter krampoj simple alidirektigas ĉi tien... ThomasPusch (diskuto) 08:19, 9 sep. 2023 (UTC)[Respondi]