Diskuto:Dinastio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi opinias, ke se oni esperantigas la nomon oni nepre devas diri "Ludoviko la XIV-a", kaj ne Luizo.

PIV havas kaj Ludoviko kaj Luiso (aŭ Luizo, elmemore). Same pri Karolo kaj Karlo. -- :) 02:36, 18. Dec 2003 (UTC)

Kaj indus fari ligojn de ĉiuj tiuj reĝoj nomitaj, sed antaŭ ol tion fari mi volus certi, ke artikolo pri ili ne jam ekzistas sub alia nomo!

Cetere ŝanĝinda sur la paĝo estas ĉiuj numeroj se temas pri respekti nomojn de titoloj, sekve estu : Ludoviko la 14-a. Arno Lagrange 15:58, 17. Dec 2003 (UTC)
Prefere precizigu la landon: Ludoviko la 14-a de Francio, kvankam oni permesu esceptojn por neoftaĵoj kiel Napoleono la 1-aViktoro Emanuelo la 1-a. -- :) 02:36, 18. Dec 2003 (UTC)

ĝuste mi estis metonta la demandon: oni certu ke la nomoj de reĝoj estas fidinde normigitaj, kaj poste krei la ligojn. Do pri la numeroj mi dubis. Vi jam respondis kvankam mi bedaŭras la forigo de romiajn numerojn. Cetere ĉu la iranaj nomoj estas fidindaj tiel, kiel ili estas en tiu-ĉi paĝo? ĉar alie mi trovas aliajn formojn.
Eliott

Idem: Mi ŝanĝis la nomojn de Napoleon al Napoleono, ĉar tiel ili aperas kun jam artikoloj! Eble estas aliaj tiaj problemoj kaŝitaj!