Diskuto:Diocezo de Monmouth

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diocezo vs Episkopujo[redakti fonton]

  1. En la tago de redakto, vorto "Episkopujo" sisteme alidirektis al "Diocezo"
  2. La vorto "Diocezo" respegulas la anglalingvan vorton "Diocese", kutime uzatan en Kimrio

--Dominik (diskuto) 12:12, 29 Mar. 2012 (UTC)

Tio ne gravas: "episkopujo" estas pli esperanta ol "diocezo", kaj ni povas fiski la aldirekto. Ankaŭ itale ni diras "diocesi" -- kun "diocese", ambaŭ vortoj venas de la latina lingvo. Mi kredas ke tio estas eŭropcentra, kaj ni devus eviti ĝin. "Episkopo" estas kutima vorto en Esperantujo, kaj (mi kredas ke) ni devus preferi vortojn kiuj uzas la esperantan "sufiks-sistemo" (-ujo), anstataŭ enŝovi novajn vortradikojn (diocez-). Krome, bonvolu vidi la artikolon pri diocezo: «[..] (preferata episkopujo) [..]». --dapal(skribu @) 20:46, 29 Mar. 2012 (UTC)
La vorto "Diocezo" devenas de la greka vorto διοίκησις - ĉi tiu vorto troviĝas en Plena Vortaro de Esperanto, kiu datiĝas de 1934. --Dominik (diskuto) 00:46, 30 Mar. 2012 (UTC)
Mi provizore kaŝis la ŝablonon "alinomigu", ĉar la artikolo nun partoprenas en la plurlingva defio MonmouthpediA. --Dominik (diskuto) 02:49, 30 Mar. 2012 (UTC)
Do, estas greka, ne latina. Tio ne ŝangas iun, laŭ mi. Episkopujo ŝajnas (kaj "sonas") pli esperanta ol diocezo, kaj ni devus trovi interkonsenton por unuformigi/kongruigi ĉiujn artikolojn kiuj temas pri la sama afero. Mi elektis "episkopujo" ĉar, krome la "esperanteco", iam ekzistis Kategorio:Episkopujoj. Fakte, episkopujoj/diocezoj ne interesas al mi, sed mi volus ke la eo-vikipedio estas bon-organizita kiel alilingvaj (angla, itala, franca, [..]). Vidu ankaŭ, ekxemple, ke ni havas doublajn ŝablonojn (ekz-e kirko/preĝejo/religia konstruaĵo, aŭ citation/citation2/citu/citaĵo/...) -- tiuj estas miaj venontaj viktimoj :)--dapal(skribu @) 07:53, 30 Mar. 2012 (UTC)