Diskuto:Distriktoj de Litovio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komunumo[redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo kaj la koncernaj subartikoloj uzis resp. uzas la vorton komunumo ne laŭ kutima signifo, sed en la senco de "subdistrikto (= subunuo el multaj komunumoj en la kutima senco) aŭ memstara urba komunumo ne apartenanta al subdistrikto". Tamen en aliaj artikoloj pri Litovio (ekz. Ĵemajtio) la vorto aperas ankaŭ la kutima signifo de plej malsupra administra unuo ampleksanta nur unu aŭ malmultajn loĝlokojn. Unu sola esperanta vorto, kiu povas kovri la signifo-amplekson de la litova savivaldybė, verŝajne ne ekzistas, sed per la du vortoj subdistrikto kaj municipo oni povas bone esprimi la aferon.

Mi ne emas redakti ĉiujn tiajn uzojn de "komunumo", mi faris tion nur en ĉi tiu artikolo (kaj faros en tiuj, kiujn mi ĉiukaze redaktas) kaj aldonis atentigon. --Reinhard 20:37, 28. Sep 2007 (UTC) / 08:26, 29. Sep 2007 (UTC)

Sveikas, Reinhard! La litova vorto savivaldybė ("memadministra unuo") tutbone tradukeblas per "komunumo", kaj tiel ankaŭ estas en la artikolo pri ekz. Ĵemajtio: Tiu-ĉi teksto mem klarigas, ke el la 60 litoviaj komunumoj 50 estas "subdistriktaj" kaj 10 estas "urbaj". Principe ĉiu komunumo povas konsisti el unu aŭ pluraj urboj (miestai), urbetoj (miestelai) kaj vilaĝoj (kaimai). Ke komunumo povas konsisti el pluraj urboj, ne kutimas en ĉiuj landoj de la tero, ekzemple en Germanio estas aliel, sed ankaŭ en la germanlingva vikipedio la litova vorto savivaldybė tradukiĝas "memadministra komunumo" (Selbstverwaltungsgemeinde). Formale, la savivaldybės estas la "plej malsupra (memstara) administra unuo" de Litovio, post malinstalo de la 10 distriktoj en julio 2010 eĉ estas la sola subŝtata administra unuo: Ties partoj, ĉu nomataj urboj, urbetoj, vilaĝoj, kvartaloj aŭ najbaraĵoj, havas plejparte historian signifon, priskribas loĝlokojn, domarojn, sen memstata administra funkcio. Tial simple necesas noti, ke estas aliel ol ekzemple en Germanio, kie unu komunumo (Gemeinde, ankaŭ tie la "plej malsupra (memstara) administra unuo", urba aŭ neurba) nur povas konsisti el komunumopartoj aŭ kvartaloj, sed neniel "el pluraj urboj". Nun, kiam en julio 2010 malinstaliĝis la antaŭaj distriktoj, eĉ pli strangus nomi ĉiujn komunumojn "subdistriktoj" (sub kiu distrikto?) ... Teorie eblus diskuti ĉu nun nomi la komunumojn "distriktoj (en senco de ekde julio 2010)", sed laŭ mi la konfuzo kompare al la malnovaj "distriktoj (en senco de ĝis junio 2010)" (aplankybės) tro grandus. Tial restu kiel ĝis nun. Klaras, ke en Vikipedio kreiĝis la artikoloj pri ĉiuj 60 komunumoj de Litovio, sed mankas multaj artikoloj pri pli malgrandaj loĝlokoj, do unuopaj urboj, urbetoj, vilaĝoj, kvartaloj aŭ najbaraĵoj. Multaj nomoj de ili simple alidirektigas al la artikolo de la koncerna komunuo. Tio ne signifas ke tekstoj pri tiuj komunumopartoj (el kiuj iuj havas urbajn rajtojn) ne ekestu, sed nur ke nun jam eblas informi pri Litovio sen tekste havi multajn ruĝaj ligilojn. En kelkaj kazoj, en kiu komunumo X konsistas el urbeto X kaj aliaj komunumopartoj, la simpla ligilo X nun celas samtempe la komunumon kaj ties parton, la samnoman urbeton. Tio neperfektas, sed tamen pli bone ol misaj, ne-informaj ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 12:58, 3 Mar. 2014 (UTC)