Diskuto:Disulfidponto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi alinomigis tuje la artikolon. Ne eblas uzi du radikojn por la sama koncepto nome sulfuro kaj zulfuro. Mi konsideris ĝin tajperaro.--kani (diskuto) 20:23, 22 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, Kani. Vi agis tro frue. Laŭ la libro "Kemia kaj scienc-teknika vorto", el 1993, paĝo 25 la titolo devas esti "disulfidponto", nome kiel traduko de la angla "disulfide bridge" kaj de la germana "Disulfidbrücke". Mi ne scias el kiu fonto estas la malnova titolo "dizulfura ponto". Se el neniu, ĝi ne estu reaperigenda. En scienca lingvaĵo kelkfoje aperas apartaj radikoj, kiuj estas apenaŭ aŭ malofte uzataj en kutima aŭ ĉiutaga lingvo. --Tlustulimu (diskuto) 12:10, 23 Mar. 2013 (UTC)

Mi, Ludovica1, aŭttoro de la artikolo. korektis miajn erarojn; kaj, do, komunikas ke la titolo devas esti:

Disulfura ponto

Ne, do Duzulfura ponto aŭ Dusulfura ponto. Do oni devas anstataŭi nur la titolon.

Dankon kaj kore

Ludovica1

Saluton, Ludovica. Ĉar ekde semajno nek vi nek iu alia menciis fonton por la titolo "Disulfura ponto" nek por la malnova titolo "Dusulfura ponto", mi ĵus alinomigis la artikolon laŭ la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro". Tie sur paĝo 25 aperas la termino "Disulfidponto". Krome mi alĝustigis la koncernan paĝon ĉe Vikidatumoj, nome d:Q423252. Mi petas ne malfari tion sen iuj fontindikoj. --Tlustulimu (diskuto) 10:54, 9 Apr. 2013 (UTC)