Diskuto:Dorsten

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la teksto laŭ mi estas eksterproporcie tro da ruĝaj ligiloj. Mi ĵus "bluigis" unu tian ligilon per kreo de nova artikolo Naturparko Hohe Mark-Okcidenta Monastera Lando, kiu kovras pli grandan areon kaj meritas mencion. Sed ke la lageto kun nomo "Blua Lago" en la urba teritorio ne havas apartan e-lingvan vikipedian artikolon, persone ne surprizas min: kompreneble bonvenas artikoloj pri tiom specifaj temoj, sed ili ne nepras (pri la lageto ne ekzistas artikolo en iu ajn lingvo krom la germana, kaj estas tute en ordo tiel...). Do mi tendence alvokas kritike ekzameni la ruĝajn ligilojn kaj redukti ilin. ThomasPusch (diskuto) 17:19, 23 Jun. 2014 (UTC)