Diskuto:Drumheller

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu estas pluraj urboj kun nomo Drumheller? Se ne, kial do estas aldonita Alberto en krampoj? Ĉu ne sufiĉus sole Drumheller? --Petr Tomasovsky 08:35, 10. Okt 2006 (UTC)

Eble estas pluraj urboj kun la nomo Drumheller; multaj urboj en Kanado (kaj Usono) prenas siajn nomojn de la nomoj de eŭropaj urboj aŭ de personoj. Pro tio ŝajne saĝe ĉiam indiki la provincon kie estas iu kanada urbo, kiel tion faras la angla vikipedio. (Eble ne necesas NUN, sed kial ni pensu malgrande?) --Vikipediisto:Kanadano 10. Okt 2006
Mi demandis tial, ĉar la germana kaj la portugala vikipedioj nomas la artikolojn nur Drumheller. Por mi estas nelogike nomi la paĝon ĉi tiel. Se poste aperos plua nomo por io alia, estos pli facile fari apartigilon. Mi ekz. serĉis pluajn signifojn de la vorto Drumheller kaj pluajn urbojn de Alberto, kiuj havas enkrampe Alberton, sed ne estis pluaj signifoj de tiuj nomoj. Mi kreus paĝon sen krampoj kaj poste, se estus necese, farus apartigilon. Aŭ mi farus apartigilan paĝon kun ruĝaj nomoj de paĝoj (kaj en ĝi la kreitajn paĝojn), kie oni vidus aliaj signifojn. --Petr Tomasovsky 09:11, 10. Okt 2006 (UTC)