Diskuto:Drumo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kopias tie ĉi la diskuton pri la nomo de la artikolo, kiu estigis en la paĝo por voĉdoni la artikolon kiel "artikolon de la semajno", ĉar mi opinias ĝin ankoraŭ necesa. (Pardonpetante al la partoprenantoj, ke mi konservis ilian nomon) --Tonyo 19:22, 14 Feb. 2012 (UTC)

---KOMENCO DE LA DISKUTO

Mi petas la administrantojn, ŝanĝi la titolon de "drumo" en "Frapinstrumentaro", ĉar en la artikolo mi neniam uzis la vorton "drumo". Longharulo 09:47, 23 Jan. 2012 (UTC)

Kaj kial vi preferas uzi "frapinstrumentaro"n? Tiu kombino estas konfuza, kaj mi pensis ke temis pri la aro da instrumentoj kiujn oni frapas, unuvorte, pri la artikolo Frapinstrumentoj aŭ la kategorio samnoma. Tamen, drumo estas unu instrumento, eĉ se konsistanta el pluraj eroj. Se vi ne ŝatas novajn radikojn, vi devus trovi pli taŭgan kombinon, miaopinie. --Tonyo 19:36, 10 Feb. 2012 (UTC)
Simple ĉar unue "drumo" nek estas fundamenta vorto nek oficiala aldonaĵo (vidu Reta Vortaro), do estas vorto, kiun ne nepre ĉiu sperta esperantoparolanto devus scii. Krome "frapinstrumentaro" ĉiukaze estas "aro" da "frapinstrumentoj": la frapinstrumentistoj mem decidas pri tio, kiujn frapinstrumentojn ili almetas al la bazaj eroj (kiel ekz. bastamburo). Pro tio fakte ĉiu frapinstrumentaro distingiĝas de la aliaj. La anglalingvanoj komprenis, ke la vorto "drum" [tamburo] estas nesufiĉa, kaj do ofte uzas la vorton "drum set", kio ja signifas nenion alian ol "tamburaro". Sed frapinstrumentaro enhavas multajn aliajn instrumentojn, (vd. la artikolon) do la vorto estas tute taŭga.--Longharulo 13:44, 11 Feb. 2012 (UTC)
La vorto "drumo" estas iomete problemiga. Speciale pro tio, ke ĝi ne egalas al la Angla drum. Fakte temas pri drum set. Mi supozas, ke Bertilo mem elpensis la terminon. "frapinstrumentaro" laŭ mi prefere estu "frapmuzikilaro" kaj mi tuj uzus - en konteksto - "frapilaro" aŭ eĉ "frapejo". Kiu nepre volas esti preciza, por tiu evidente ne sufiĉu "frapinstrumentaro" - jen tro multaj specoj de muzikiloj. Aliflanke "tamburaro" same ne sufiĉu - nun male pro tio, ke jen tre malmulte da muzikilspecoj. Eble oni tamen uzu la strangan Bertilan "drumo" kaj tuj klarigu ĝian signifon - nome ke oni ludas ĝin - do la aron - kiel unusolan instrumenton. Se ĝi jam aperas sur la kovriloj de iuj sondiskoj, oni definitive uzu ĝin - kaj sekve de tio, eble ankaŭ ĉie en la artikolo. Mi ĉiuokaze tre sincere kompatas kun la aŭtoro de la artikolo kaj ekkonas lian dilemon. --  PEJNO Simono  10:54, 12 Feb. 2012 (UTC)

--- FINO DE LA DISKUTO (en tiu paĝo)