Diskuto:Duonkonduktanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Duonkonduktaĵo)

Arno demandis pri la uzo de semikonduktaĵo anstatau duonkonduktanto en miaj verkoj kaj tradukoj. Mi opinias ke ni devas diskuti tion ĉi tie ĉi.

Unue, mi devas diri ke mi estas semikondukaĵa fakulo. Mi prilaboris silicon dum 25 jaroj. Mi estas spertulo pri difektoj kaj malpureco en silicio. Pro tio la ĵargono estas grava al mi. Mi komprenas la graveco de ĵargono je ĉiutaga nivelo ankaŭ. Mi estas Usonano laborante por japana frimao kaj foje vizitante Nederlando kaj Germanio komerce. La semikonduktaĵa industrio estas vere monda. La uzo de ĵargono estas la plej problemo alfrontita de scienco kaj teknologio en Esperanto. Vikipedio povus helpi kun tion ĉi.

Mi uzis la vorton "duonkonduktanto" dum multaj jaroj. Mi ekuzis "semikonduktaĵo" post mi aĉetis la _Esperanta Terminaro de Fiziko_. Ĝi rekomendas "semikonduktanto". Estas kelkaj problemoj kun "duonkonduktanto". La unua estas ke "semi" eble estas iom pli internacia. Mi komprenas ke ĝi ne estas uzata en la Ĝermanaj lingvoj aliaj ol la angla. Sed mia sento estas ke ĝi estas pli internacia. Alia problemo estas la uzo de "anto". La uzo de "ant" estas superŝarĝita. Mi povas imagi miskompreno se oni uzas "semikonduktant-" kun ĉiuj partoj de parolo. Trie semikonduktaĵoj estas materialoj. La uzo de "aĵ" estas pli bona por tio. Viando estas materialo. Certe ni ne uzas "porkanto" por la viando de porko.

Kiuj estas la sentoj de la Vikipediistoj pri tio ĉi?

Fred Meyer III 22:57 23 Nov 2003 UTC

La titolo devas esti singulara. Se neniu malkonsentus, mi movos ĝin. -- Gabriel BEECHAM 16:37, 10. Jan 2004 (UTC)

Fakte mi preferas la vorton "duonkonduktanto", kiun oni trovas en ReVo (http://reta-vortaro.de/revo/art/konduk.html) kaj NPIV, dum la termino duonkonduktaĵo ne ekzistas en tiuj gravaj vortaroj. La argumento favora al la afikso -aĵo ne validas, kiam oni scias, ke la terminoj "komponanto", "konduktanto" kaj aliaj estas jam ĝenerale akceptataj pri materialo.--DidCORN la 15-a de aŭgusto 2015, 20:05 (UTC)
Ne estas la rolo de Vikipedio krei neologismojn, kiam la terminoj jam ekzistas en ĉiuj vortaroj: mi petos al administranto alinomi la artikolon per duonkonduktanto (ekzistas ankaŭ la termino "superkonduktanto", kiun oni ne ŝanĝu, ĉu ne?).--DidCORN la 16-a de aŭgusto 2015, 17:50 (UTC)
✔ Farite. --CasteloBrancodiskuto 15:22, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Duonkonduktilo[redakti fonton]

Ĉar tia materialo estas konduktilo, kiu duone konduktas elektran kurenton, kial ne uzi la terminon duonkonduktilo ?--DidCORN la 15-a de aŭgusto 2015, 15:45 (UTC)

Laŭ PIV, estas "duonkonduktanto". --CasteloBrancodiskuto 15:22, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Se oni comparas kun la anglaj terminoj, pri kiu conductor signifas ĉeforkestron, per la sama logiko ol la ĉisuba kara logikemulo semiconductor devu signifi duonĉeforkestron, kio ne estas, ĉar signifante semikonduktaĵon. Ankaŭ kiam L.L. Zamenhof iniciatis nian karan lingvon sub la kromnomo d-ro Esperanto, nun ke Esperanto estas konkreta aĵo, ĉu oni devu anstataŭi Esperanton per Esperantaĵo, ĉu ne?--DidCORN la 24-a de aŭgusto 2015, 13:40 (UTC)