Diskuto:Eŭrovido-Kantokonkurso 2006

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu mi bone komprenas? Germanio tuj iras la Finalon dum Belgio nur la Duonfinalon. Kial do? Ĉu la germana kantisto tuj ricevis tiom da poentoj, por ke ŝi/li ne devas pertopreni en la duonfinalo? Narvalo 00:13, 18. Feb 2006 (UTC)

Germanio, Britio, Francio kaj Hispanio formas la "Grandaj Kvar" kiuj financas grandan parton (40 %) de la konkurso. Tial ili povas tiam partopreni direkte en la finalo kun la 10 plej bonaj landoj de la antaŭa jaro kaj la dek plej bonaj landoj el la duonfinalo. La regulo ekzistas ekde 2004 por savi la futuron financan de la konkurso kaj por ebli la partopreno de multaj malgrandaj landoj kiuj ne havis tiom da mono. Belgio partoprenis en 2005 en duonfinalo sed ne ricevis sufiĉe da voĉojn por penetri en la finalon, do ĝi devos partopreni ankaŭ en la duonfinalo 2006. --Chateaubriand 23:06, 18. Feb 2006 (UTC)