Diskuto:East Midlands

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio estas la angla termino, kiun oni tradukas en Vikipedio per "Unuaraj instancoj"? La anglalingva artikolo pri "East Midlands" ne klarigas tion. --Haruo 06:25, 22. Aŭg 2005 (UTC)

Unitary Authority - Vidu Loka regado kaj administrado en Britio - Vikipediisto:Paul 22 aug

Dankon pro la klarigprovo. Tamen: Mi provis kompreni ĝin per la sufikso -ar- kaj per la mezurunuo ar- kaj mi ankoraŭ kredas ke ne temas pri "unuara" sed "ununivela" aŭ "unueca" aŭ "unugrada", ne pri "unuara" io ajn. Mi forte konsilas vin kaj tutan EAB ekuzi pli senchavan tradukon. "-ar-" tute ne estas universala traduko por ĉiu angla "-ary". Nur se temus pri instanco respondeca pri "aro da unuoj" taŭgus "unuara". Kaj ŝajne tio ne estas la situacio; temas pri instanco respondeca pri nur unu sola unuo. --Haruo 19:32, 22. Aŭg 2005 (UTC)