Diskuto:Edgar von Wahl

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tiu ĉi artikolo aperas aro da esperantigitaj nomoj:

  • interlingveo
  • interlingvao
  • interlingvaanoj
  • okcidentalo

Mi pensas, ke tiu esperantigo ne helpas, sed povas konfuzigi. Ne-esperantajn proprajn nomojn ni ne ŝanĝu. Eĉ nia majstro ja ne esperantigis sian familian nomon. Kion vi pensas, ĉu ni ŝanĝu ĉiujn koncernajn vortojn al sia originala formo? --Hans 10:54, 17. Sep 2010 (UTC)

mi kontraŭe opinias ke ni nepre uzu Esperantajn formojn por lingvoj (inkluzive planlingvojn). Por helpi ne konfuziĝi eblas ĉiukaze precizigi la originalan nomformon de la planlingvo (tio principe jam aperas en la artikoloj pri la planlingvo mem) Interlingvao (Interlingvae: Interlingua) Interlingveo (Interlingvee: Interlingue), ktp. Kial ne Esperantigi nomojn de planlingvoj dum ni Esperantigis la nomojn de nacilingvoj. Ne temas pri personaj nomoj sed pri komunaj vortoj per kiuj oni nomas iajn objektojn kiuj estas planlingvoj. Arno Lagrange @ 13:21, 17. Sep 2010 (UTC)