Diskuto:Ekologia agrikulturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

France diratas "biologia agrikulturo" (la termino bone agnoskitas, sed agrikulturo ĉiam estas biologia!) angle "organic farming" (sama rimarko argrikulturo ĉiam estas organika!) do ne pluraj terminoj, kaj ne internacieco; ŝajnus pli bone dudukti iom logike kaj diri "ekologia agrikulturo" (ankaŭ ne rigora! sed pli proksima, oni povas diri, ke tiu agrikulturo estas agrikulturo, kiu elfontas de ekologiaj konsideroj), pluse en pluraj aliaj ligvoj (germane, dane, nederlande) diratas "ekologia agrikulturo". Tial mi opinias, ke estus la plej bona solvo. (Serĉinte per google en E-aj tekstoj, ka tri terminoj troveblas egalkvante, do interalie "ekologia agrikulturo" jam uzatis.)

Laŭ mi, "ekologia agrikulturo" estas alia afero ol "biologia agrikulturo". "Ekologia agrikulturo" celas protekti la vivmedion, dum "biologia agrikulturo" evitas ĉiajn artefaritajn kemiaĵojn. Kelkfoje evitado de kemiaĵoj helpas protekti la vivmedion, sed ne ĉiam, kaj ofte oni evitas kemiaĵojn ne kun la celo protekti la vivmedion, sed ĉar oni kredas, ke la kemiaĵoj malsanigas konsumantojn. Certe iuj homoj volus miksi la du konceptojn, sed necesas tamen distingi ilin. Aliaj lingvoj ja distingas ilin: ecological/organic (angle), ökologische/biologisch (germane), ...

Oni povas nomi manĝajon "ekologia", ĉar oni ne transportis ĝin grandan distancon, sed la transportado neniel rilatas al tio, ĉu la manĝaĵo estas "biologia" (organic/ökologische/...). En mia loka vendejo mi povas aĉeti "biologiajn" legomojn importitajn aviadile el Afriko, kio estas katastrofa el ekologia vidpunkto.