Diskuto:Ekologie Demokratia Partio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nun ŝajnas ekzisti neniu alia politika partio, kies nomo ekzakte tradukiĝus al Esperanto "Ekologie Demokratia Partio". Se artikolo pri dua tianoma partio ekestus, necesus alinomigi la artikolon ekzemple "Ekologie Demokratia Partio (Germanio)", kaj atenti pri la renomigoj ankaŭ de ĉiuj ligoj. Tia trodetaleco tamen ŝajne momente ne necesas.

Bonvolu atenti, ke la oficiala koloro de la partio estas oranĝa, kvankam ja temas pri ekologia partio, ligita al protekto de la naturo kaj pro la verdeco de plej multaj teraj plantoj tradicie ofte ligita al la kolora adjektivo "verda". La kolorelekto povas ŝajni stranga, sed tamen necesas respekti la volon de la partianoj. Tial la informkesto uzas oranĝajn horizontalajn striojn.

ThomasPusch 21:14, 22. Sep 2009 (UTC)