Diskuto:Ekzolingvistiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Eksolingvistiko)

La frazo

Ĉar la universo aĝas 10-20 miliardojn da jaroj, kaj nia tero nur 4,5 miliardojn, civilizacioj sur aliaj planedoj povas esti pli aĝaj ol la nia, kaj ili eble jam inventis komuniksistemojn granddistancajn.

ne estas logika. Se alia civilizacio ekzistis antaŭ kelkaj milionoj da jaroj, tie iu povus inventi tiam ... Hans Eo (diskuto) 14:18, 4 Aŭg. 2013 (UTC)

kara PaulP restas nelogika la frazo. Eĉ se alia civilizacio ekzistis antaŭ nur dek mil jaroj, ĝi povis inventi komuniksistemojn. Tio havas neniun rilaton kun miliardoj da jaroj. Hans Eo (diskuto) 16:52, 14 Aŭg. 2013 (UTC)

Efektive, ĝi ne estas tute logika. Sed se mi aŭ vi ŝanĝas la vortumon, ĝi ne plu estas citaĵo de Bernard Golden. Se vi trovas ie alian vortumon kiu pli kontentigas vin, vi ja povas ŝanĝi. PaulP@diskkont 18:41, 14 Aŭg. 2013 (UTC)

Ekso, Ekzo ?[redakti fonton]

Kial "Eksolingvistiko" kay "Ekzobiologio" ?

Estus konfuzo inter " Ekso " (io, kiu ne plu estas) kaj " Ekzo " (de la greka ἔξω, "ekster") ; Ĉu krei novan prefikson kun senso " ekster de la sunsistemo "?

--Jean-François Clet (diskuto) 07:13, 28 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Jes, "Ekzo-" prefereblas ĉi tie kaj tiu prefikso jam aperas kiel kutima nova prefikso en nia enciklopedio, vd kun Ekzoskeleto, Ekzoterma reakcio, Ekzokrina glando kaj aliaj. Plie, "Ekzo" inkludatas nun en NPIV kiel prefikso. Pri planedoj ekster la sunsistemo, jam ekzistas ankaŭ la termino Ekzoplanedo. DidCORN (diskuto) 11:57, 23 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite DidCORN (diskuto) 08:49, 25 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]