Diskuto:Ekvioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esperanta nomigo ekvioj estas kompromiso pro la fakto ke la termino "ekvoj" jam havas signifon en biologio: La latina formo Aequi (aŭ Equi) estas pluralo, singularo estas aequus (aŭ equus), do la vortradiko estas simple aequ- sen plurala -i-. Esperanta termino "aekvoj" tamen ankaŭ malprecizus, ĉar la literoj "AE" (historie fakte unu litero "Æ") prononciĝas simple "e", ne "a-e". Se iu povas citi esperantajn literaturajn verkojn, kiuj uzas alian formon por nomigo de la etno ol la ĉi-tie uzata formo "ekvioj", tre bonvenas mencio de tiuj eksteraj fontoj ĉi-tie! ThomasPusch (diskuto) 20:40, 29 Dec. 2013 (UTC)