Diskuto:Babilona ekzilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Ekzilo babilona)

Saluton. Kial la adjektivo en la artikola titolo staras malantaŭe laŭ latinidaj lingvoj? Mi proponas meti ĝin antaŭen, ke la titolo estu "Babilona ekzilo". Sed IPulo bonvolu ne kopiu la enhavon en tiel nomatan artikolon, ĉar ekzistas alinomiga funkcio, kiun vi ne povas uzi, sed alsalutantaj uzantoj. Amike --Tlustulimu 08:29, 27. Maj 2010 (UTC)

Vi pravas, Tlustulimu. Ĉar delonge ekzistas alidirektilo de titolo "babilona ekzilo" ĉi tien, por aliaj paĝoj ne tro gravas ke ĉi tie la vortordo estas inversa al la kutimo, kaj la anonimulo kiu kreis la artikolon probable sentis sin prava havi la artistan elekton kombini la vortojn en iu ajn ordo, ĉar en Esperanto neniu vortordo estas eksplicite gramatike malĝusta, tial ekzemple en poemoj ĉiuj vortordoj permeseblas. Sed enciklopedio estas ne-fikcia teksto, ne poemaro, kaj la vikipediaj redaktantoj pli estas sobraj ĵurnalistoj ol artistaj poetoj kaj bardoj. Tial vikipediaj artikoloj laŭ stilo de laŭeble facila legado sekvu la plej kutiman vortordon, ne la plej kaprican kaj poezie torditan.
Mi havas fortegan suspekton, ke la anonimulo, kiu kreis tiun ĉi tekston fine de majo 2010 en komputila reto en Boceno / Bolzano, estis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica, kiu kreis multegajn lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican titolon al pli kutima, kaj mi simple nun faras la ŝanĝon de "Ekzilo babilona" al "Babilona ekzilo". Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo !! — Ke estas misaj ruĝaj ligiloj, kiel Nuremberg chronicles anstataŭ Nurenberga Kroniko, ankoraŭ estas pardonebla fuŝo, ĉar la anglaj vortoj "pli malpli ekzakte" aspektas kiel esperantlingvaj, almenaŭ se oni tre malatente rigardas. Aliaj ruĝaj ligiloj en la teksto eble estas same fuŝaj, kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj, por kiuj ne troveblus fidindaj referencoj, kaj kiuj estas nur pli aŭ malpli bone kaŝitaj kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. ThomasPusch (diskuto) 21:19, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Plie mi profitas la okazon apoge de nia landonoma kompromiso (pri kiu mi ne estas aparte feliĉa, sed ĝi ekzistas) konstati ke tiu ĉi artikolo ĝis nun uzis neniun landoformon kun la pli historia kaj nun alternativa finaĵo -ujo, sed uzis la vorton "Judio", kaj mi aldonas du pliajn uzojn de la vorto Judio kaj deklaras ĝin oficialan tekston de la ĝis nun pli kutimaj landoformoj kun finaĵo -io. Punkto. ThomasPusch (diskuto) 21:43, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]