Diskuto:Emfazo tipografia

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri alinomendo[redakti fonton]

La nuna titolo Skribfasono pensigas plie pri individua skribmaniero (manskriba), ol pri tipografia fasono. Tipografiajn fasonojn pli klare indikas tipara fasono, artikolo kie konvenas indiki teĥnikajn ecojn de la fasono.

Ĉi tiu artikolo respondas al la angla «Emphasis (typography)» kaj germana «Schriftauszeichnung». Tio estas alia vidpunkto (ekz-e oni povas emfazi per koloro, kion mi rigardas alia afero, ol «tipara fasono»). Mi opinias, ke «Tipografia emfazo» (kiel en la nederlanda Vikipedio) estus pli konvena titolo por ĉi tiu artikolo (kiun mi opinias redaktenda en la senco de la artikoloj angla kaj germana). --- Sergio (diskuto) 03:26, 23 Feb. 2015 (UTC)

Eraroj korektendaj en artikolo[redakti fonton]

  • La substreko ne estas tipara fasono. Laŭ tipografiaj instrulibroj, ĝi ne estas ankaŭ bona tipografio rimedo. Ĝi taŭgas ĉefe por manskribo. Kontraŭe, la maldensigo estas tre bona tipografia rimedo, kaj tute ne eblas en manskribo.
  • Gotika kaj Ŝava estas ne tiel tipaj familioj, kiel pli prave apartaj skriboj. Ili ne estas taŭgaj por Esperanto, ĉar por la plejmulteco da Esperantistoj de la mondo estas nekompreneblaj (gotika skribo estas nekomprenebla eĉ en multaj landoj de Eŭuropo, la Ŝava skribo estas nekomprenebla por iu ajn, krom specialistoj). NoychoH (diskuto) 05:08, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]