Diskuto:Eratosteno de Cireno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En diversaj versioj, angla, germana, eble aliaj, aperas malsamaj versioj. Ĉiuj devus bazi sur teksto de Kleomedo, kiu raportis pri la metodo de Eratosteno. Mi pridubas kelkajn detalojn,

  • diskuto pri la stadio uzita
  • diskuto pri du gnomonoj
  • diskuto pri angulo devianta de la nord-sud-direkto inter Siene kaj Aleksandrio

Kiu havas la kompletan tekston de (tradukon) de Kleomedeso? Sciante tiun tekston ni eble povus verki pli bonkvalitan version pri tiu temo en Esperanto. --Hans 15:54, 1. Dec 2010 (UTC)

Kleomedo (Kleomedeso)[redakti fonton]

La metodo de Eratosteno estas detale priskribita en la verkaĵo de Kleomedo (latina titolo: "De motu circulari corporum Caelestium"; I, 10). Alia antikva fonto ne ekzistas. Germanlingva traduko de la libro de Kleomedo estas farata; ĝi aperos eble en 2016 (aŭ pli malfrue).

Kleomedo klare diras, ke Eratosteno ne starigis gnomonon en Syene, sed nur en Aleksandrio. Per lia mezurilo li povis mezuri la "ombran angulon", kiu formiĝis ĉe la pinto de la gnomono. Vidu: Kleomedes (en germana Vikipedio). --Sandalifex (diskuto) 14:48, 23 Feb. 2014 (UTC)