Diskuto:Erfurto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj[redakti fonton]

Saluton. El kiu fonto estas la jenaj koordinatoj: 11° 01' 31" OR, 50° 58' 35" NO ? Laŭ la germana artikolo la sekundoj estas iomete aliaj. --Tlustulimu (diskuto) 19:36, 22 Apr. 2012 (UTC)

Referencoj kaj literatura listo[redakti fonton]

La artikolo ŝajnas al mi tute bone verkita, nur la referencoj kaj la literatura listo ankoraŭ bezonas atenton. Kvankam ili menciiĝas post la teksto, ili tamen estas parto de ĝi, kaj ne forgesindaj. Estas detaloj polurindaj tie, ekzemple la noto German en iu referenco aŭ "Reviziita Eldono" (en Esperanto estu minuskle "reviziita eldono") ktp ktp. En la literatura listo laŭ mi estas tro da germana lingvo (ekzemple "2. Auflage" estu "dua eldono" ktp ktp. ThomasPusch (diskuto) 19:36, 3 Mar. 2014 (UTC)

Varba stilo[redakti fonton]

Intertempe la artikolo pli prilaboriĝis, sume pliboniĝis, antaŭ nelonge ricevis la statuson "elstara" kaj dum la 20-a kaj 21-a semajnoj de 2014 laŭ mia propono estos la vikipedia artikolo de la semajno. Tamen mi samtempe ankoraŭ havas kritikon. La 2-a ĉapitro nun tekstas

Resume la urbo estas:

  • Grava trafika nodo: Erfurto estas la urbo en la t.n. koro verda de Germanujo. Jam mezepoke la urbo grandiĝis estante kruciĝo de malnovaj komercaj vojoj.
  • Juvelo arĥitektura: Erfurto tiel estas vera bildlibro de germana historio. La urbokerno estas unu el la plej bone konservitaj en tuta Mezeŭropo.
  • Centro kultura kaj politika
  • Kongresurbo: Kiel pli malfrue tiel ankaŭ hodiaŭ: Erfurto ebligas facile renkontiĝojn diversajn por foiroj kaj kongresoj. Ĝiaj bonegaj kaj modernaj trafiksubstrukturoj kaj granda gamo de gastigantaj servoj invitas al tio.

La stilo de tiuj linioj laŭ mi tro malmodestas, tro pompas kaj varbe fanfaronas. La turisma informejo de la urbo rajtas tiel fari, se ĝi presigas esperantlingvan varbilon pri la urbo, sed sobre fakta redaktostilo de neŭtrala enciklopedio estas io alia. Mi jam en du lokoj iom ŝanĝetis la vortumon, sed ne volas sen antaŭa opiniesprimo elpaŝi pli radikale (ebleco estus tute forpreni tiun tutan ĉapitreton, kaj ne havi resumon - la sekva teksto ja mem klarigas la temon). Tamen mi jen notas mian dubemon pri la nuna stilo de tiuj-ĉi linioj. ThomasPusch (diskuto) 16:55, 10 Maj. 2014 (UTC)