Diskuto:Esperanta alfabeto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strukturo de la artikolo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke kritikoj kaj reformproponoj kune estas relative grandaj. Tio ĝenas la ekvilibron de la artikolo. Tial mi proponas, ke ni aldonu informon pri la alfabeto kaj ĝia mencio en la Fundamento de Esperanto. Krome estus bone, se la eksteraj ligiloj ankaŭ menciu ion tian kaj ne tro multe ligu al iuj nerealigitaj reformproponoj. Tio ja povus erargvidi legantojn. Krome vikipedio kolektu scion, ne kreu ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 21:11, 28 Apr. 2015 (UTC)

Manskriba formo[redakti fonton]

Saluton. Ĉu ekzistas esperantistoj, kiuj skribas la literojn laŭ la permana maniero, kiu legeblas en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto, en la deka eldono sur paĝo 81, §1? Kial forestas entute informo pri la manskribaj formoj de la literoj? --Tlustulimu (diskuto) 17:28, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi aldonis la sekcion. La problemo kiun mi pripensas estas la sekcio de "Reformproponoj". La tabelo estas interesa sed ĉu vere iu proponis "IFA-transskribon" por Esperanto? Ĉu iu rusa esperantisto proponis uzi la cirilan transskribon tute anstataŭe?--Salatonbv (diskuto) 21:39, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigi cirilan alfabeton[redakti fonton]

Mi ankoraŭ havas demandon en la sekcio "Reformproponoj". Neniu proponas reformi Esperanton per skribi en la cirila. Tio nur estas transliteruma maniero, do ni devas forigi la cirilan alfabeton el la tabelo. Se iu kiu ne konas pri Esperanto malfermus ĉi tiun paĝon, ili pensus ke Esperanto povas esti skribata per la cirila.--Salatonbv (diskuto) 03:50, 2 jun. 2017 (UTC)[Respondi]