Diskuto:Ezoko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Genro" ne estas la pluralo de "specio"[redakti fonton]

Necesas pli klare distingi la genron disde la specio. "Ezokoj" kaj "Ezoko" ne estas taŭga solvo. Mi deziras verki artikolojn pri diversaj ezokedoj (ĉiuj en la sola genro, Esox) sed bremsas min lla nocio sur kiu la artikolo "Ezoko" baziĝis, pri la rilato inter Esox lucius kaj la ceteraj Esox-oj. --Haruo (diskuto) 20:33, 2 Jul. 2012 (UTC)

Ni havas jam du artikolojn: Esox kaj Ezoko. Mia opinie estus pli klara uzi la sciencajn nomojn Esox lucius kaj Esox por la titoloj. Por esperantigi en la teksto ni povas uzi ezoko por la genro kaj ordinara aŭ norda ezoko por la specio kaj ezokedoj (PIV) estas familio (Esocidae) de salmonoformaj fiŝoj, al kiu apartenas i.a. ezoko. Ankaŭ laŭ mi "Ezokoj" kaj "Ezoko" ne estas taŭga solvo. --pino (diskuto) 06:20, 3 Jul. 2012 (UTC)